Paralizo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Paralizulo)
Paralizo
Paralizo
Paralizo
Aliaj projektoj
Paralizo en Vikipedio
Paralizo en Komuneja kategorio
Paralizo en Vikivortaro

Paralizo estas plena perdo de memvolaj movoj de unu aŭ pluraj membroj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« …enuo estas nenio alia ol sperto de paralizo de niaj produktivaj fortoj kaj senviviĝo. Inter ĉiuj vivproblemoj troveblas malmulte da tiaj, kiuj estus same turmentaj kiel enuo, pro tio la homo penas per ĉiuj fortoj eviti ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti[redakti]

Citaĵo
« Paralizo estas diversa kaj — speciale en la klasika formo — akompanata je amasaj manifestiĝoj de la ideo de grandeco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri malŝparemo ĉe paralizuloj] Lia karaktera gesto, je la unua rigardo de duobla karaktero, efektive estas unueca: tio estas elprenado kaj disĵetado je manplenoj. Tio estas la gesto de la grandeco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Tre gravas substreki tiun pozitivan humoron kaj bondeziran pozicion de la amaso ĉe paralizulo kun ideoj de grandeco. Ĝi neniam elpaŝos kontraŭ li, ĝi estas la vera rimedo por realigo de liaj planoj kaj kion ajn li elpensu, ĝi ĉion por li plenumos… ĉe la paranojulo la amaso ludas alian, malamikan rolon»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]