Omar Ĥajam

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Omar Ĥajam
Portrait of Omar Khayyam.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Omar ĤAJAM (naskiĝis la 18-an de majo 1048 en Nejŝaburo, Persio (nuna Irano) - mortis la 4-an de decembro 1131 en Nejŝaburo) estis irana astronomo, matematikisto kaj poeto

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« kial kaj kiel:

ni venis en la mondon
kaj foriros el ĝi

- kaj, eble plej grave, pasigu nian vivtempon dum ene de ĝi. »
Citaĵo
« Printemp’ kaj am-idolo, kiu huriojn spitas,

kaj ĉe herbeja rando min al vinkruĉ’ invitas:
nu, estu mi – ne gravas orelojn malrespekti –
de hundoj malŝatata, se mi Edenon citas!

Ne scias mi, ĉu mia Farint’ antaŭmedite
min al Eden’ destinis aŭ al Infero: kvite!
Manĝeto, am-idolo kaj vin’ sur verda herbo,
jen tri, kontante: via Eden’ estas kredite!

La libron de l’ flortagoj revolvis mi kaj bukis.
La freŝa vivprintempo en vintron jam kadukis.
Kaj tiu gaja birdo, kies nom’ estas Juno,

ve! mi ne scias, kiam ĝi venis, kaj forflugis... »
— trad. Gaston Waringhien