Saltu al enhavo

Mustafa Kemal Atatürk

El Vikicitaro
Mustafa Kemal Atatürk
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Mustafa Kemal ATATÜRK (naskiĝis la 19-an de majo 1881 - mortis la 10-an de novembro 1938) fondis la Respublikon de Turkio en ĝia nuna laika formo kaj estis ĝia unua prezidento.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« En Turkio ne estos bolŝevismo, ĉar la unua celo de la turka registaro estas doni al popolo liberecon kaj feliĉon»
Citaĵo
« La homaro estas ununura korpo kaj ĉiu nacio estas parto de tiu korpo. Ni neniam devas diri "Kio gravas al mi se iu mondoparto suferas?" Se estas tia malsano, ni devas zorgi pri ĝi kvazaŭ ni havus tiun malsanon. »
— Mustafa Kemal Atatürk
Citaĵo
« Tiuj herooj, kiuj verŝis sian sangon kaj perdis siajn vivojn, ... vi nun kuŝas en la tero de amika lando. Tial ripozu pace. Ne ekzistas distingo inter la Johanoj kaj la Mehmedoj laŭ ni, dum ili kuŝas apude ĉi tie en ĉi tiu lando nia. ... Vi, la patrinoj, kiuj sendis siajn filojn el foraj landoj, forviŝu viajn larmojn. Viaj filoj nun vivas en nia koro kaj en paco. Perdinte siajn vivojn en ĉi tiu lando, ili fariĝis ankaŭ niaj filoj»