La Besto-Farmo

El Vikicitaro
La Besto-Farmo
Aŭtoro: George Orwell
La Besto-Farmo
La Besto-Farmo
Aliaj projektoj
La Besto-Farmo en Vikipedio
La Besto-Farmo en Komuneja kategorio

La Besto-Farmo (anglalingve: Animal Farm: A Fairy Story [Besto-Bieno: Fabelo]) estas satira novelo (kion oni ankaŭ povas konsideri moderna fablo aŭ alegorio) de George Orwell. La libro aperis en traduko el la angla fare de Gerald Tucker ĉe Eldonentrepreno Lanterno, Munkeno, 1970.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« ĈIUJ BESTOJ ESTAS EGALAJ, SED KELKAJ BESTOJ ESTAS PLI EGALAJ OL LA ALIAJ. »
— George Orwell
Citaĵo
« Ĉiuj bestoj estas egalaj. Sed iuj bestoj estas pli egalaj ol aliaj. »
— George Orwell

Pri la verko[redakti]

Citaĵo
« ..Mi vidis knabeton, eble dekjaraĝan, pelanta grandan ĉar-ĉevalon laŭ streta pado, vipante ĝin kiam ajn ĝi provas sin turni. Al mi frapiĝis, ke se tiaj bestoj nur konsciiĝus pri sia propra forto, ni nenian potencon havus super ili, kaj ke la homo ekspluatas bestojn laŭ maniero tre simila al kiel la riĉuloj ekspluatas la proletariaton. »
— Orwell priskribis de kie li ricevis la ideon situi la rakonton sur bieno.
Citaĵo
« La amara, tamen ĉarma rakonto de Orwell disvolviĝas kiel proza fablo: preskaŭ ĉiuj roluloj estas bieno-bestoj. Iun tagon ili ribelas kontraŭ la reganta kaj ekspluatanta homo kaj lin venke batas.

La animaloj organizas sin en socion sen privilegioj kaj kastoj kaj laboras nun por la komuna bono. Tamen, la ruzaj kaj aŭdacaj bestoj iom post iom trudas sin per kvereloj, perfidoj, koluzioj kaj murdoj, dum la humilaj kaj simpl-animaj, premataj per senkompata disciplino, falas denove en sklavan vivon.

Pli ol satiron kontraŭ difinita politika sistemo, la libro prezentas la seniluzian, klasikan doktrinon, ke la homo, pro la limigoj de sia naturo, ne kapablas rompi sian fatalan rondiradon nek salti trans sian propran ombron. »
— Fernando de Diego, Esperanto, 1971, n-ro 786(5), p. 89