Eli Urbanová

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Rigardo de ekstere estas la unua grado de la memekkono. En la romano Hetajro dancas paĝo 52

Mi ne diras, ke vi ne devas lerni ekzemple la francan; regi mondlingvon estas nepre utile, tamen ni estu al ni sinceraj – proprigi al si iun ajn el ili kostas ne nur multege da mono kaj klopodo, sed ankaŭ teruran perdon de tempo. Dum ĉiu erudita homo scias ke en fremda lingvo li neniam parolos tute perfekte kaj ke li neniam senigos sin de neagrabla necerteco. Kaj ankaŭ ne estas juste, ke brito defendu siajn interesojn en sia gepatra kaj ano de eta nacio kia estas Ĉeĥoslovakio, devu paroli angle aŭ fidi je nepreciza traduko. Se egaleco, do ankaŭ la lingva! En la romano Hetajro dancas, paĝo 249