Dmitrij Razumovskij

El Vikicitaro
Dmitrij Razumovskij
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Dmitrij Razumovskij (ruse Дмитрий Александрович Разумовский; naskiĝis la 16-an de marto 1968, Uljanovsko, RSFSR, Sovetunio - mortis la 3-an de septembro 2004, Beslano, Nord-Osetio, Rusio) estis rusia militisto, estro de sekcio de la Administracio «V» («Vimpel») de la Centro de Speciala Destino de la Federacia Sekurecservo de Rusio, subkolonelo, pereinta dum liberigo de la ostaĝoj dum la terorisma atako en Beslano. Postmorte li estis honorigita kiel Heroo de Rusio.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« ...Mi ofte pensas: kio estas heroismo? Ŝajnas al mi, ke heroismo kaj brulkapeco ne estas la sama afero. Por perei oni ne devas havi grandan saĝon. Heroismo devas esti racia, ja malsufiĉas simple kovri per si embrazuron de fortikaĵo: mitralo nur distranĉos vin kaj ekpafos denove. Sed se tiumomente leviĝos el tranĉeoj atakĉenoj, tio signifos ke vi pereis ne sensence... » « …Я часто думаю: что такое героизм? Мне кажется, героизм и лихость — это совсем не одно и то же. Чтобы погибнуть – не надо иметь большого ума. Героизм должен быть осмысленным, ведь недостаточно просто закрыть собой амбразуру дзота: пулемет лишь перережет тебя и застрочит с новой силой. Но если поднимутся в этот момент из окопов цепи, значит, погиб ты не напрасно… »
— Dmitrij Razumovskij
Citaĵo
« Morti en batalo — tio estas feliĉo. Se oni demandus min — do nome tiel mi volus morti. Kaj ne larmu pri mi, se tio okazos. Vi ja larmas pri vi mem — vi devos resti. Kaj la vivo ne finiĝas, ĝi simple transiras al alia formo. » « Умереть в бою — это счастье. Если бы меня спросили — я бы так и хотел умереть. И не надо обо мне плакать, если так случится. Ведь вы плачете о самих себе — вам оставаться. А жизнь не кончается, она просто переходит в другое качество. »
— Dmitrij Razumovskij