Diego Marani

El Vikicitaro
Diego Marani
Aliaj projektoj

Diego Marani estas itala ĵurnalisto kaj verkisto, kreinto de Eŭropanto. Eŭropanto (Europanto) estas ŝerca "internacia planlingvo" proponita de Diego Marani tradukisto de Ĝenerala Sekretario de la Ministra Konsilantaro de Eŭropa Unio en 1996. Ĝi estas kompromisplanlingvo bazita sur la Franca lingvo kun elementoj de la angla, germana, itala kaj hispana. La nomo de lingvo venas el Europ- (Eŭrop-) kaj la greka πάντ- (tuta), la vorto ankaŭ estas kreita por simili al Esperanto.

Gramatike, la lingvo estas kvazaŭ piĝino. Ne ekzistas fiksitaj reguloj, nur ĝeneralaj proponoj.

Citaĵoj kun fontindiko[redakti]

Televida intervjuo ĉe Spotlight la 10-an de novembro 2009 http://rt.com/About_Us/Programmes/Spotlight/2009-11-10/521488.html

Citaĵo
« Europanto estas ŝerco, ĝi estas provoko. » « Europanto is a joke, it's a provocation. »
Citaĵo
« Esperanto estis vera lingvo, mia lingvo ne estas vera lingvo, mia lingvo estas nur ŝerco. » « Esperanto was a true language, my language is not a true one, my language is just a joke. »
Citaĵo
« Mi estas la sola vivanta parolanto kaj verkisto de Europanto. » « I am the only living speaker and writer of Europanto. »
Citaĵo
« Mi ne intencas evoluigi veran lingvon, gramatikaron ĉar Europanto devas esti plaĉa afero. Kiam oni metas ĝin en libro ĝi fariĝas peza kaj bezonos studon, kaj neniu ŝatas studi. » « I have no intention of developing a true language,grammar courses because Europanto must be a pleasant thing. When you put it into a book it becomes heavy and requires study, and nobody likes studying. »
Citaĵo
« Ni timas lingvojn, kaj tiun lingvan demandon kio gravas por ni. Ni ne volas komunan lingvon, ĉar komuna lingvo ne eblas. Ĝi neniam funkciis kaj ĝi estas altrudo. Kion ni bezonas estas lerni la lingvon de niaj najbaroj. » « We have this scare of languages, and this language issue which is important for us. We do not want a common language, because a common languages is impossible. It never worked and it is an imposition. What we need is to learn the language of our neighbours. »
Citaĵo
« Oni lernas lingvon kiam oni sentas la bezonon, alikaze kial klopodi? » « You learn a language when there is a need, otherwise why make the effort? »
Citaĵo
« Denaskaj parolantoj de la angla ne komprenas la internacian anglan kiun aliaj homoj parolas. » « True English speakers do not understand the international English that other people speak. »