Dennis Keefe

El Vikicitaro
Dennis Keefe
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Dennis KEEFE (naskiĝis la 17-an de junio 1951 en Bloomington, Ilinojso, Usono) estas usona esperantisto, iniciatinto de la lingvoinstrua versio de la Lingvaj Festivaloj. Li estas ankaŭ la aŭtoro de la "BEK"-kurso (la mallongigo signifu "Baza EKzercaro" aŭ "Baza Esperanto-Kursaro"), kaj kreis la Valencian Metodon de lingva instruado, kiam li loĝis en Hispanio. En 2011 li proklamiĝis Esperantisto de la Jaro laŭ la revuo La Ondo de Esperanto, pro la universitat-nivela disvastigo de Esperanto en Ĉinio kaj pro la evoluigo de la projekto “Esperanto-Insulo” en Hajnano.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi memoras, ke Jozefo HORVÁTH faris elstaran prelegon dum la UK de Hungario en 1983. Bedaŭrinde, mi ne trovas ie ajn eĉ unu vorton pri tiu brila kontribuaĵo al nia instruado. Estos facile, post kiam tiaj informoj aperos, lasi ilin surrete por ĉiam, tiel kreante potencan memorlokon de Esperantaj pedagogiaj informoj kaj antaŭeniraĵoj kiuj helpos al ni lerni.[1] »
— Dennis Keefe, Internacia Pedagogia Revuo (IPR)

Referencoj

  1. Plede por enretigo de pedagogiaj materialoj cele al pli vasta diskonigo kaj uzado (IPR 09/1, p. 8).