« Rimarkindas ke unu kaj duona jardekoj de la usona gvidanteco iĝis periodo de ĉeesto de la armitaj fortoj de Usono en la tuta mondo kaj de ĉiam pli aktiva partopreno en bataloj kaj subigaj operacoj. »
« [en la 1990-aj jaroj] […] konsiderante altan nivelon de la usona ekonomio kaj samtempan falon de la rusia, Usono povis uzi siajn resursojn por rapida kreskigo de kutimaj militfortoj kaj ilia lokado tra la mondo kaj altigi ilian batalpretecon, pri kio flanke de Rusio estis eĉ ne parolinde. »
« En la usona armeo estas jena devizo: armeo de Usono defendas demokration kaj liberecon en la tuta mondo. Ĉio estas klare. Por la rusia armeo, mi opinias, defendo de la interesoj de Rusio en la tuta mondo estus konvena devizo. La usonanoj havas klare imperiismanideologion. Kvankam kiel ĉiam ĉe la usonanoj ĝi estas ĉirkaŭvolvita je tre simpatia pakaĵo: demokratio, libereco… Kaj nia armeo devas esti garantianto de la interesoj de Rusio. De ĉia Rusio, ĉu demokratia aŭ alia. Tiu ĉi devizo mankas nun. »
« В американской армии лозунг такой: армия США защищает демократию и свободу во всем мире. Все понятно. Для российской армии, я думаю, защита интересов России во всем мире была бы подходящим лозунгом. У американцев явно имперская идеология. Хотя она, как всегда у американцев, обвернута в очень симпатичную оболочку: демократия, свобода… А наша армия должна быть гарантом интересов России. Любой России, демократической или иной. Вот этого лозунга сегодня нет. »