Abraham

El Vikicitaro
Abraham
Dosiero:Guercino Abramo ripudia Agar (cropped).jpg, Rembrandt Harmensz. van Rijn 035.jpg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Abraham (hebree: אַבְרָהָם, arabe: إبراهيم‎, Ibrāhīm, ʼAbrəham) denaske Abram, esperantlingve Abrahamo, estis la unua biblia patriarko, respektata de tri grandaj mondreligioj, interalie Judismo, Kristanismo kaj Islamo.

Citaĵoj[redakti]

Biblio[redakti]

Citaĵo
« Kaj Abram diris al Lot: Ne estu malpaco inter mi kaj vi kaj inter miaj paŝtistoj kaj viaj paŝtistoj, ĉar ni estas fratoj. La tuta tero estas ja antaŭ vi; apartiĝu do de mi: se vi iros maldekstren, mi iros dekstren; se vi iros dekstren, mi iros maldekstren. Kaj Lot levis siajn okulojn kaj vidis, ke la tuta ĉirkaŭaĵo de Jordan, antaŭ ol la Eternulo pereigis Sodomon kaj Gomoran, tuta estas akvumata kiel ĝardeno de la Eternulo, kiel la lando Egipta, ĝis Coar. »
— Genezo 13:8-10[1]
Citaĵo
« Kaj la viroj turniĝis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraŭ antaŭ la Eternulo. Kaj Abraham alproksimiĝis, kaj diris: Ĉu Vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: ĉu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en ĝi? Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Juĝanto de la tuta tero agu maljuste. Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili. Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro; eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: ĉu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin. Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble troviĝos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek. Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble troviĝos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek. Kaj li diris: Jen mi ekkuraĝis paroli al mia Sinjoro: eble troviĝos dudek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dudek. Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos ankoraŭ nur unu fojon: eble troviĝos tie dek? Kaj Li diris: Mi ne pereigos pro la dek. »
— Genezo 18:22-32[1]

Referencoj