Ĉokolado

El Vikicitaro
Ĉokolado
Ĉokolado
Ĉokolado
Aliaj projektoj
Ĉokolado en Vikipedio
Ĉokolado en Komunejo
Ĉokolado en Komuneja kategorio

Ĉokolado estas dolĉa manĝaĵo kaj trinkaĵo farita el kakao.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Vi bezonas nur amon. Sed iom da ĉokolado de tempo al tempo ne doloras» « All you need is love. But a little chocolate now and then doesn't hurt. »
— Charles M. Schulz
Citaĵo
« Ĉio estas bona, se ĝi estas farita el ĉokolado. » « Anything is good if it's made of chocolate. »
— Jo Brand
Citaĵo
« Estas kvar bazaj manĝaĵoj: lakta ĉokolado, nigra ĉokolado, blanka ĉokolado kaj ĉokoladaj bombonoj. » « There are four basic food groups: milk chocolate, dark chocolate, white chocolate, and chocolate truffles. »
— Sennomuloj
Citaĵo
« Esploroj indikas, ke 14 el 10 individuoj ŝatas ĉokoladon. » « Research tells us fourteen out of any ten individuals likes chocolate. »
— Sandra Boynton
Citaĵo
« Ĉokolado estas la respondo. Ne gravas, kiu estas la demando» « Chocolate is the answer. Who cares what the question is. »
— Sennomuloj
Citaĵo
« Amo, biokemie ne diferenca ol konsumi grandajn kvantojn da ĉokolado. » « Love, biochemically no different than consuming large quantities of chocolate. »
— The Devil's Advocate
Citaĵo
« La vivo estas kiel skatolo da bombonoj. Vi neniam scias, kion vi ricevos» « Life is like a box of chocolates. You never know what you're gonna get. »
— Robert Zemeckis, Forrest Gump
Citaĵo
« Savu la Teron. Ĝi estas la sola planedo kun ĉokolado. »
— Sennomuloj
Citaĵo
« Mono eble parolas, sed ĉokolado kantas»
— Sennomuloj
Citaĵo
« Metu "manĝi ĉokoladon" ĉe la supro de via hodiaŭa listo de farendaĵoj. Tiel vi almenaŭ faros unu aferon. »
— Sennomuloj
Citaĵo
« Ĉokolado ne estas demando pri vivomorto - ĝi estas pli grava ol tio! »
— Sennomuloj

Vidu ankaŭ[redakti]