Hermann Hesse

El Vikicitaro
Iri al: navigado, serĉi
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:

Hermann HESSE (1877-1962)


Demian[redakti]

Citaĵoj el la Esperanta eldono de Mondial2007 (tradukis Detlef Karthaus)

  • "Mi volis nenion alian krom vivi laŭ la impulsoj kiuj propravole emis eksteriĝi de mi." Antaŭparolo kaj Ĉapitro 5, paĝo 81
    • Ich wollte ja nichts als das zu leben versuchen, was von selber aus mir heraus wollte.


  • "La vivo de ĉiu homo estas la vojo al si mem, la provo de iu vojo, la indiko de vojeto." Antaŭparolo paĝo 7
    • Das Leben jedes Menschen ist ein Weg zu sich selbst hin, der Versuch eines Weges, die Andeutung eines Pfades.


  • "Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste." Ĉapitro 2, paĝo 39
    • Dankbarkeit ist überhaupt keine Tugend, an die ich Glauben habe, und sie von einem Kinde zu verlangen, schiene mir falsch.


  • "Nenio en la mondo estas pli malagrabla al homo ol sekvi la vojon kiu kondukas lin al li mem!" Ĉapitro 2, paĝo 42
    • … nichts auf der Welt ist dem Menschen mehr zuwider, als den Weg zu gehen, der ihn zu sich selber führt!


  • "… ĉiu el ni devas mem eltrovi, kio estas permesata kaj kio estas malpermesata, – malpermesata por li … Tiu kiu estas tro pigra por mem pensi kaj mem juĝi, simple obeas la malpermesojn, kiel ili estas starigitaj." Ĉapitro 3, paĝo 55
    • Darum muß jeder von uns für sich selber finden, was erlaubt und was verboten – ihm verboten ist … Wer zu bequem ist, um selber zu denken und selber ein Richter zu sein, der fügt sich eben in die Verbote, wie sie nun einmal sind.


  • "Per multaj vojoj, Dio povas solecigi nin kaj konduki nin al ni mem." Ĉapitro 4, paĝo 65
    • Es gibt viele Wege, auf denen der Gott uns einsam machen und zu uns selber führen kann.


  • "… hazardoj ne ekzistas. Kiam iu, kiu urĝe bezonas ion, trovas tiun bezonataĵon, tio ne estas la hazardo, kiu provizas ĝin, sed li mem; lia propra deziro kaj urĝo kondukas lin tien." Ĉapitro 5, paĝo 82
    • Es gibt aber solche Zufälle nicht. Wenn der, der etwas notwendig braucht, dies ihm Notwendige findet, so ist es nicht der Zufall, der es ihm gibt, sondern er selbst, sein eigenes Verlangen und Müssen führt ihn hin.


  • "Ni ĉiam difinas la limojn de nia personeco tro mallarĝe! Ni ĉiam kategorias al nia personeco nur tiujn trajtojn, kiujn ni povas distingi kiel individuaj, kiujn ni rekonas kiel deflankiĝaj. Sed kontraŭe ni ĉiuj konsistas el la tuta konsistaĵo de la mondo." Ĉapitro 5, paĝo 89
    • Wir ziehen die Grenzen unserer Persönlichkeit immer viel zu eng! Wir rechnen zu unserer Person immer bloß das, was wir als individuell unterscheiden, als abweichend erkennen. Wir bestehen aber aus dem ganzen Bestand der Welt …


  • "Ĉiuj dioj kaj diabloj ekzistintaj, ĉu ĉe la helenoj kaj ĉinoj, aŭ ĉe la zuluoj, ĉiuj troviĝas en ni, ĉeestas kiel eblecoj, kiel deziroj, kiel solvoj." Ĉapitro 5, paĝo 89
    • Alle Götter und Teufel, die je gewesen sind, sei es bei Griechen und Chinesen oder bei Zulukaffern, alle sind mit in uns, sind da, als Möglichkeiten, als Wünsche, als Auswege.


  • "Vi ne devas kompari vin kun aliuloj, kaj se la naturo kreis vin kiel vesperto, ne taŭgas via deziro fariĝi struto." Ĉapitro 6, paĝo 92
    • Sie dürfen sich nicht mit anderen vergleichen, und wenn die Natur sie zur Fledermaus geschaffen hat, dürfen sie sich nicht zum Vogel Strauß machen wollen.


  • "Kiam ni malamas homon, ni malamas ion en lia aspekto, kiu kuŝas en ni mem. Kio ne troviĝas en ni mem, tio ne incitas nin." Ĉapitro 6, paĝo 95
    • Wenn wir einen Mensch hassen, so hassen wir in seinem Bild etwas, was in uns selbst sitzt. Was nicht in uns selber ist, das regt uns nicht auf.


  • "Ekzistis neniu, neniu, neniu devo por konscia, lucida kaj elrevigita homo krom tiu unu: Trovi sin mem, firmiĝi, kaj antaŭenpalpi sian propran vojon, kien ajn ĝi kondukas." Ĉapitro 6, paĝo 107
    • Es gab keine, keine, keine Pflicht für erwachte Menschen als die eine: sich selber zu suchen, in sich fest zu werden, den eigenen Weg vorwärts zu tasten, einerlei wohin er führt.


  • "Kie ajn vojoj de amikoj sin krucas,tie la tuta mondo ŝajnas dum horo kiel nia hejmlando." Ĉapitro 7, paĝo 117
    • Aber wo befreundete Wege zusammenlaufen, da sieht die ganze Welt für eine Stunde wie Heimat aus.


  • "Por ili la homaro – kiun ili amis kiel ni – estis io jam preta, kiun oni devas konservi kaj protekti. Por ni la homaro estis fora estonteco, kien ni sekvis la vojon kies bildon neniu konis, kies leĝoj estis nenie skribitaj. Ĉapitro 7, paĝo 121
    • Für sie war die Menschheit – welche sie liebten wie wir – etwas Fertiges, das erhalten und geschützt werden mußte. Für uns war die Menschheit eine ferne Zukunft, nach welcher wir alle unterwegs waren, deren Bild niemand kannte, deren Gesetzte nirgend geschrieben standen.

Sidarto[redakti]

(Esperanta traduko de Detlef Karthaus eldonita de Mondial 2010)

  • … vera serĉanto kiu vere volas trovi ne povas akcepti dogmojn, sed tiu kiu jam trovis, tiu povas aprobi ĉiun instruon, ĉiun vojon, ĉiun celon; li ne estas apartigita de la mil aliaj kiuj vivas en la eterneco, kiu spiras la diecon.(P.91)
    • … keine Lehre konnte ein wahrhaft Suchender annehmen, einer, der wahrhaft finden wollte. Der aber, der gefunden hat, der konnte jede, jede Lehre gutheißen, jeden Weg, jedes Ziel, ihn trennte nichts mehr von all den tausend anderen, welche im Ewigen lebten, welche das Göttliche atmeten.
  • Saĝeco ne estas komunikebla. La saĝeco, kiun saĝulo provas komuniki, sonas ĉiam kiel stulteco. (P.114)
    • Weisheit ist nicht mitteilbar. Weisheit, welche ein Weiser mitzuteilen versucht, klingt immer wie Narrheit.

Das Glasperlenspiel (La ludo de vitraj perloj)[redakti]

  • Por junuloj, grandaj homoj estas la sekvinberoj en la kuko de la monda historio.
    • Die großen Männer sind für die Jugend die Rosinen im Kuchen der Weltgeschichte.