Ŝajno

El Vikicitaro
Ŝajno
Aliaj projektoj
Ŝajno en Vikipedio
Ŝajno en Vikivortaro

Ŝajno estas ekstera aspekto, kiu povas erarigi aŭ erarigas pri la realaj ecoj.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Skvalo de ĉiesa kaj totala ŝajnigado ruliĝas tra la eŭropaj teroj. Ĉia pozicio estas deklarata pro ŝajnigemo kaj estas interne falsa. Ĉiuj klopodoj strebas sole ne renkontiĝi kun sia sorto, fermi la okulojn kaj ne aŭdi ĝian malhelan vokon, eviti rektan renkontiĝon kun tio, kio devas iĝi vivo. Oni vivas ŝerce kaj des pli ŝerce ol pli tragika estas surmetita masko»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
Citaĵo
« Ŝajnas, ke se oni laboras el la vidpunkto akiri belecon en siaj ekvacioj, kaj se oni vere havas solidan komprenon, oni estas sur certa linio de progreso» « (angle) It seems that if one is working from the point of view of getting beauty in one's equations, and if one has really a sound insight, one is on a sure line of progress. »
— Paul Dirac
Citaĵo
« Vortoj ne esprimas pensojn tre bone. Ili ĉiam fariĝas iom malsamaj tuj kiam ili esprimiĝas, iom distorditaj, iom malsaĝaj. Kaj tamen ankaŭ plaĉas al mi kaj ŝajnas prave, ke tio, kio valoras kaj saĝas por unu homo, ŝajnas al alia sensencaĵo. »
— Hermann Hesse
Citaĵo
« Ŝajnas, ke homoj neniam rimarkas, ke fari tion, kio estas ĝusta, ne estas garantio kontraŭ malfeliĉo. » « (angle) People don't ever seem to realise that doing what's right's no guarantee against misfortune. »
— William McFee
Citaĵo
« Ni estas tio, kion ni ŝajnigas esti, do ni devas zorgi pri tio, kion ni ŝajnigas esti. »
— Kurt Vonnegut
Citaĵo
« (angle) It seems to me very important to continue to distinguish between two evils. It may be necessary temporarily to accept a lesser evil, but one must never label a necessary evil as good. » « (angle) It seems to me very important to continue to distinguish between two evils. It may be necessary temporarily to accept a lesser evil, but one must never label a necessary evil as good. »
— Margaret Mead
Citaĵo
« Ŝajnas al mi, ke iu sentema persono devas vidi, ke perforto ne ŝanĝas la mondon kaj se tio okazas, tiam estas nur provizore. » « (angle) It seems to me that any sensible person must see that violence does not change the world and if it does, then only temporarily. »
— Martin Scorsese

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ŝajno trompas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]