Dwight D. Eisenhower

El Vikicitaro
Dwight D. Eisenhower
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Dwight David EISENHOWER la tridek-kvara prezidento de Usono, naskiĝis la 14-an de oktobro 1890, en Denison, Teksaso. Li mortis 78-jaraĝa, la 28-an de marto 1969, en la Hospitalo Walter Reed en Vaŝingtono, pro kongesta kora difektiĝo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« En niaj politikaj organoj, ni devas zorgi, ke la milita-industria komplekso ne akiru, intence aŭ ne, nepravigeblan influon. La risko, ke katastrofe koncentriĝu potenco en danĝeraj manoj, ekzistas kaj plu daŭros. » « In the councils of government, we must guard against the acquisition of unwarranted influence, whether sought or unsought, by the military-industrial complex. The potential for the disastrous rise of misplaced power exists and will persist. »
— Parolado de fino de mandato de la usona prezidento Dwight D. Eisenhower, 17-an de januaro 1961
Citaĵo
« Kio gravas ne nepre estas la grandeco de la hundo en la batalo - kio gravas estas la grandeco de la batalo en la hundo. » « (angle) What counts is not necessarily the size of the dog in the fight — it's the size of the fight in the dog. »
— Dwight D. Eisenhower
Citaĵo
« La agrikulturo ŝajnas tre facila kiam onia plugilo estas krajono kaj oni estas mil mejlojn for de maizkampo. » « Farming looks mighty easy when your plow is a pencil and you're a thousand miles from a cornfield. »
Citaĵo
« Popolo, kiu taksas siajn privilegiojn super siaj principoj, baldaŭ perdas ambaŭ. » « A people that values its privileges above its principles soon loses both. »
— Dwight D. Eisenhower
Citaĵo
« …vive gravaj interesoj de Usono koncernas la tutan terglobon, ampleksante ambaŭ hemisferojn kaj ĉiun kontinenton. »
— Dwight D. Eisenhower, Alparolo al la usona nacio. La 10-an de januaro 1957.
Citaĵo
« La japanoj estis pretaj kapitulaci, kaj ne estis necese bati ilin per tiu terura afero. » « (angle) The Japanese were ready to surrender, and it wasn't necessary to hit them with that awful thing. »
— Dwight D. Eisenhower

Pri la aŭtoro[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« [pri rifuzo de Dwight D. Eisenhower intertrakti kun Sovetunio en 1953] Intertraktoj ne necesis, kiel diris Dwight D. Eisenhower, venis tempo de ne vortoj, sed agoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri pozicio de Dwight D. Eisenhower] …li estis tiom arda kontraŭulo de la milito, kia povas esti nur profesia militisto»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Por Dwight D. Eisenhower la Sueza krizo estis ne tiom minaca por meriti aplikon de forto. Sendepende de amikeca rideto sur sia vizaĝo, li estis sufiĉe forta persono kaj ne tro afabla kiam oni kontraŭis lin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Sueza krizo] Britio kaj Francio dubigis siajn pretendojn je statusoj de grandaj potencoj, ĉar okazis ke ili bezonis helpon de Israelo por ektrakti Egiption. Israelo perdis moralan avantaĝon, akiritan pro rifuzo de la najbaro priparoli pacon, pro tio ke ĝi permesis uzi sin kiel ilon de koloniismo. Pozicio de Britio en Jordanio kaj Irako, ŝlosilaj fortikaĵoj en Meza Oriento, estis malfortigita. Dwight D. Eisenhower estis profunde ofendita de tia manovro, kiu klare estis ligita al lia supozata maldeziro agordi kontraŭ si voĉdonantojn-judojn en lasta semajno de la antaŭbalota kampanjo. Necesis tre multe klopodi por trovi tian eksterpolitikan manovron, kiu kombinus mankojn de ĉiu agadmaniero aŭ krei tian koalicion, kiu samtempe farus ĉiun ĝian membron malpli forta. Britio, Francio kaj Israelo sukcesis pri tiu heroaĵo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri unuiĝo de Germanio] Estis sufiĉe strange ke Britio kaj Usono devintus instigi Germanion al kurso, kiu preskaŭ certe sekvigus kreskon de la germana naciismo dume Konrad Adenauer, oble malpli fidinta al siaj sampatrujanoj, estis konservanta firman decidemon ne tenti ilin tiel. Dwight D. Eisenhower kaj Harold Macmillan kredis je ŝanĝo de konvinkoj de la germanoj, Adenauer ja ne povis forgesi pri ilia origina peko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dwight D. Eisenhower estis viva enkorpigo de stranga fenomeno de usona politiko, kiam prezidantoj kiuj ŝajnis esti la plej simplaj ofte estis la plej malsimplaj. Tiusence Dwight D. Eisenhower estis antaŭulo de Ronald Reagan, ĉar li sukcesis kaŝi esceptan kapablon manipuli sub masko de varma bonvenemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Kiam Dwight D. Eisenhower sin preparis al emeritiĝo, lia ĉefa zorgo fakte estis Laoso. En sia libro “Lukto por paco” li nomis tiun ĉi landon la ĉefa ĉenero en la “domino-teorio”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Dwight D. Eisenhower estis prava. Se Hindoĉinio vere estis angulŝtono de la usona sekureco en la Pacifika areo kiel tion dum jardekoj asertis vaŝingtonaj gvidantoj, do Laoso estis pli konvena loko por ĝia defendo ol Vjetnamio; se diri sincere, ĝuste kaj nur tie plej verŝajne necesis defendi Hindoĉinion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri la Sueza krizo] Se tiu ĉi milito ne estos finita, ĝi povos alporti kun si danĝeron de transformiĝo je la Tria mondmilito»
— Nikolaj Bulganin al Dwight D. Eisenhower