Malsaĝulo

El Vikicitaro
Malsaĝulo
Aliaj projektoj
Malsaĝulo en Vikipedio
Malsaĝulo en Vikivortaro

Malsaĝulo persono, kiu estas aŭ agas malsaĝe.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kiam saĝulo ne komprenas, li diras: "Mi ne komprenas." La malsaĝulo kaj la neklerulo hontas pri sia nescio. Ili silentas, kiam demando povus alporti al ili saĝon» « (angle) When a wise man does not understand, he says: "I do not understand." The fool and the uncultured are ashamed of their ignorance. They remain silent when a question could bring them wisdom. »
— Frank Herbert
Citaĵo
« Kolero faras malsaĝulojn spritaj sed restigas ilin malriĉaj. » « (angle) Anger makes dull men witty, but it keeps them poor. »
— Elizabeto la 1-a (Anglio)
Citaĵo
« ...malgranda malsaĝulo povas demandi pli multe ol sep saĝuloj kapablas respondi. »
— August Strindberg

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo en foiro estas bona akiro. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo kaj infano parolas la veron. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo kiel tamburo, -- kiu pasas, lin batas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo ne griziĝas nek senhariĝas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo ofte estas profeto. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo ŝtonon ĵetis, dek saĝuloj ĝin ne atingos. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulo venas, komercisto festenas. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝuloj kreskas mem, sen plugo kaj sem'. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Malsaĝulon favoras feliĉo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]