Uzanto-Diskuto:Amikeco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikicitaro
i   Bonvenon al la Vikicitaro en Esperanto, Amikeco!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikicitaro ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenan paĝon:

Antaŭ ol fari (iom grandan) redakton, ni tre rekomendas tralegi Helpo:Kiel kontribui. Konsideru: se viaj redaktoj kontraŭas al la reguloj, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos ilin.

Por respondi al mesaĝo de alia vikilibristo bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo

Vi disponas ankaŭ pri uzantopaĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas ktp. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la ŝablonon {{Babel}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantojn laŭ.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  — Radioamatoro (diskuto) 18:21, 2 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Kontribuo[redakti]

Dankon pro via kontribuo kara Amikeco mi esperas plu vidi viajn kontribuojn ĉi tie kaj kunlabori. -- Radioamatoro (diskuto) 18:21, 2 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la bonvenigo. Amikeco (diskuto) 19:22, 2 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Pri Oscar Wilde kaj lingva kontrolo[redakti]

Saluton kara Amikeco, mi erare skribis al amikeco pro via kontribuo 😱😱😱, mi missendis mesaĝon.

Mi rimarkis ke vi faris bonegajn kontribuojn kaj korektojn al la artikolo Oscar Wilde!!! Mi esperas daŭre plu vidi vin ĉi tie... ankoraŭ estas multaj artikoloj kun lingvaj problemetoj kaj sen provlegado... eĉ miaj artikoloj foje ne estas lingve kontrolataj 😭😭😭. Feliĉe kelkaj vikipediistoj fojfoje venas, legas kaj eĉ kontribuas.
Plej atentinda sekcio nun estas ĉe Citaĵo de la tago (CDLT) ĉar ĝi estas legata en http://telegram.me/wikiquoteesperanto,facebook, twitter kaj intagram... kaj ofte sen antaŭa plena kontrolo 🤯🤯😱😵. Kvankam la sistemo ne estas 100% funkcianta ĉar oni devas krei minimume 365 paĝoj (1 po tago) por aŭtomata ŝanĝo ĉiutage! Sed jam giganta parto estis farita 9 monatoj jam pretas... esploru ĉe: Vikicitaro:Citaĵo de la tago.
PS: mi multe legis artikolojn de Ignacio Ramonet eĉ libron pri intervjuo al Fidel, li estas "fama" en Kubo. -- Radioamatoro (diskuto) 17:07, 14 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via afabla subteno, grandparte pro kiu mi emas revenadi al tiu ĉi benita loko. Bondezire, Amikeco (diskuto) 17:34, 14 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri Oskar Lafontaine[redakti]

Mi ligis vian artikolon Oskar Lafontaine, ligis ĝin al vikidatumoj kaj aldonis kelkajn kategoriojn al via ĵus kreita artikolo. Kontrolu ĉu ĉio estas en orgo. Bildo rekte venis el vikidatumo! Mi aparte tre ŝatis ĝin krome pri tre aktuala temo. -- Radioamatoro (diskuto) 21:11, 2 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon, mi mem planis ligi ĝin al Vikidatumoj, sed forgesis fari tion, verdire. Dankon pro via subteno kaj kunlaboro. Amikeco (diskuto) 23:18, 2 jun. 2022 (UTC)[Respondi]