Saltu al enhavo

René de Obaldia

El Vikicitaro
(Alidirektita el Renato Obaldio)
René de Obaldia
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

René de Obaldia (en Esperanto Renato Obaldio; naskiĝis la 22-an de oktobro 1918 en Honkongo - mortis la 27-an de januaro 2022 en Parizo) estis franca dramverkisto, verkisto kaj poeto.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« - Busnel: Romanverkisto, poeto, dramverkisto, via teatra verkaro estas tradukita en 28 lingvojn, kaj vi estas la sola franca aŭtoro tradukita en la papuan.

- R. de Obaldia: Estas vere.
- Busnel: Bravo!
- R. de Obaldia: Mi estas pro tio nemalmulta fiera. Kaj ankaŭ en Esperanton.
- alia ĉeestanto [provante sprite ŝerci]:... kaj ankaŭ en la francan
- Busnel: Ĉu? en Esperanton?

- R. de Obaldia: Jes ankaŭ en Esperanton. Mi ricevis leteron antaŭ kelkaj jaroj dirantan: «vi estas tradukita en multajn lingvojn, sed ne en Esperanton». Kaj sekve oni tradukis min en Esperanton. Kaj mi estas pro tio ne malmulte fiera, kompreneble.. »
 « - Busnel: Romancier, poète, dramaturge, votre œuvre théâtrale est traduite en 28 langues, et vous êtes le seul auteur français traduit en papou.
- R. de Obaldia: C'est exact.
- Busnel: Bravo
- R. de Obaldia: Je n'en suis pas peu fier. Et également en espéranto.
- [alia ĉeestanto provante sprite ŝerci]:... et en français...
- Busnel: Ha? en espéranto?
- R. de Obaldia: Oui en espéranto, également. J'ai reçu une lettre il y a quelques années disant: «vous êtes traduit en de nombreuses langues, mais pas en espéranto». Et donc on m'a traduit en espéranto. Et je n'en suis pas peu fier bien sûr. »
— En la televida elsendo (38'30-38'54)[1]

Referencoj

  1. « La Grande Librairie » de la Televida kanalo France 5, la 17an de januaro 2013 http://www.france5.fr/la-grande-librairie/?page=videos&id_article=6902