Renato CORSETTI (naskiĝis la 29-an de marto 1941 en Romo) estas itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.
« Se ni rigardas momenton al tio, kion faris niaj antaŭuloj, ni sentas nin tre malgigantaj. Sed ni, kaj nur ni kaj ĉefe la junaj ni, povas fari tion, pri kio ili eĉ ne pensis.[1]»
«Informi la mondon pri la monda lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj valoroj por protekti ĉies lingvajn rajtojn kaj certigi daŭripovan mondon en la kultura kampo.[2]»
— Renato Corsetti
Referencoj
↑ Komente pri la strategia laborplano de UEA. Revuo Esperanto 1231 (12)