Manuel de Seabra

El Vikicitaro
Manuel de Seabra
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Manuel de Seabra (naskiĝis la 7-an de julio 1932 en Lisbono, Portugalio; mortis la 22-an de majo 2017 en Barcelono) estis profesia verkisto, kiu uzis la portugalan, la katalunan kaj Esperanton kiel literaturajn lingvojn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Eble la forto de la sango faris ŝin reiri malantaŭe en la tempo ĝis epokoj, kiam tiajn ofendojn nur per sango oni povis viŝi. Kiu scias, kiaj furioj kaj teruraj venĝoj bolis en tiu momento malantaŭ la osta frunto de Edviĝa! Kiu scias, kiajn inkvizitorajn torturojn, kiajn radojn, kiajn ŝnurojn, kiajn nodojn, kiajn fingropremilojn, ungoŝirilojn, aŭtodafeojn ŝiaj krudaj fajraj okuloj promesis! Kiu scias, kiaj torturoj okazis en la krispado de ŝiaj streĉitaj tendenoj, kvazaŭ gitarkordoj. »
— La armeoj de Paluzie, Paĝo 40-41
Citaĵo
« Mi mem miras, kiel, dum mi sidas ĉi tie antaŭ 33-herca komputilo, subite mi komencis vidi ĉion klare. Fakte mi preskaŭ havas la impreson, ke mi revenas kvindek jarojn malantaŭen (nu, ni ne diskutu, sesdek!) kaj denove sentas tiujn mamojn plenajn de bona, dolĉa, kontentiga lakto por mi. »
— La armeoj de Paluzie, Paĝo 112
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri: