Japanaj proverboj

El Vikicitaro
Japanaj proverboj
Aliaj projektoj
Citaĵo
« Flati homojn estas la plej bona maniero konvinki ilin. [1] »
Citaĵo
« Per nur unu el siaj haroj, virino povas ligi elefanton. »
Citaĵo
« Tro multe estas pli malbone ol tro malmulte.[1] »
Citaĵo
« Akvo ĉiam prenas la formon de la glaso.[1] »
Citaĵo
« Mono ne havas orelojn, sed aŭdas; Ĝi ne havas krurojn, sed ĝi rajdas.[2] »
Citaĵo
« En riĉeco, multaj amikoj. En malriĉeco, eĉ ne parencoj.[2] »
Citaĵo
« Fortuno en la domo kaj la diablo ĉe la pordo.[2] »
Citaĵo
« Vizio sen ago estas sonĝo. Ago sen vizio estas koŝmaro.[3] »
Citaĵo
« Miljara reputacio povas dependi de unu hora konduto.[4] »
Citaĵo
« Kiu postkuras du kuniklojn, kaptas neniun. » « 二兎を追う者は一兎も得ず »
Citaĵo
« Se vi ne eniras la kavernon de la tigro, vi ne kaptos ĝian idon. » « 虎穴に入らずんば虎子を得ず »
Citaĵo
« Falu sep fojojn, stariĝu ok. » « 七転び八起き »
Citaĵo
« Per multaj etaj batoj oni faligas grandan arbon. » « 小打も積もれば大木を倒す »

Referencoj[redakti]

  1. 1,0 1,1 1,2 Acerete (1967), pp. 242-3
  2. 2,0 2,1 2,2 Acerete (1967), p. 109.
  3. Acerete (1967), p. 38.
  4. Señor (1997), p. 217.

Bibliografio[redakti]

  • Acerete, Julio C. (1967 1ª eldono). Proverbios, adagios y refranes del mundo entero. Bruguera.
  • Señor, Luis (1a eldono 1997/2017). Diccionario de citas. Espasa Calpe. ISBN 8423992543.