German Sadulajev

El Vikicitaro
German Sadulajev
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

German Sadulajev (ruse Герман Умаралиевич Садулаев, naskiĝis la 2-an de februaro 1973) estas rusa verkisto, populara ruslingva beletristo kaj publicisto de ĉeĉena etna deveno. En Esperanta traduko aperis lia rakonto „Pionira gvidanto“ (Beletra Almanako №5). Li loĝas en Peterburgo, membras en Komunista partio de Rusia Federacio, de tiu partio partoprenis lokajn elektojn en la urba nivelo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ne estas milito. Eĉ ne estas milita krimo. Estas ĝuste krimo kontraŭ homaro. Estas amasa sadismo. Ni pardonas niajn malamikojn, kun kiuj ni militis kaj kiujn ni venkis. Ili ricevis [sian punon]. Kaj eblas plu vivi. Sed pro Leningrado ankoraŭ ne estis la repago. Germanoj ne estas pardonitaj. Kaj finnoj ne estas pardonitaj. Kaj hispanoj, la Blua divizio de kiuj estis en urbo Puŝkin, ne estas pardonitaj. Ni ne pardonis Eŭropon pro la sieĝo de Leningrado. Estas la peko de gepatroj, kiu restas sur la gefiloj, restas sur la idoj de la eŭropaj popoloj, sur ĉiuj. Ne pro la bataloj, ne pro la militoj — pro la genocido de civiluloj, pro la infero, kiun eŭropanoj volis fari en Leningrado, pro la pripenseme kaj cinike mortigitaj per malsato leningradaj infanoj Dio ne pardonos kaj ni neniam pardonos la „kleran Eŭropon“. Antaŭ ol ili denove komencos diri ion kritikan pri ni, iujn filmetojn fari amuzajn, instrui nin vivi, antaŭ tio ili rememoru — kaj se ili ne rememoros, ni memorigos — pri Leningrado. » « Это не война. Это даже не военное преступление. Это просто преступление против человечества. Это массовый садизм. Мы прощаем своих врагов, с которыми воевали и которых победили. Они получили своё. И можно дальше дружить. Но за Ленинград воздаяния ещё не было. Немцы не прощены. И финны не прощены. И испанцы, «Голубая дивизия» которых стояла в Пушкине, не прощены. Мы не простили Европу за блокаду Ленинграда. Это грех родителей, который лежит на детях, лежит на потомках европейских народов, на всех. Не за битвы, не за сражения, не за войны – за геноцид мирных жителей, за ад, который европейцы хотели устроить в Ленинграде, за расчётливо и цинично заморенных голодом ленинградских детей Бог не простит и мы никогда не простим «просвещённую Европу». Прежде чем они что-то начнут опять говорить критическое про нас, какие-то мультики снимать смешные, учить нас жизни, пусть вспомнят, а не вспомнят – так мы напомним: Ленинград. »
— Post Leningrado ĉiam sekvas Stalingrado (За Ленинградом всегда наступает Сталинград[1])

Referencoj