François-René de Chateaubriand

El Vikicitaro
François-René de Chateaubriand
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

François-René de CHATEAUBRIAND (Francisko-Renato de Ŝatobrian; naskiĝis la 4-an de septembro 1768 en Saint-Malo - mortis la 4-an de julio 1848 en Parizo) estis franca verkisto de la romantikismo (kies unua enkondukinto li estis per lia romaneto René), kaj ministro en la Dua Resurtronigo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Tuj kiam vero eniras nian menson, ĝi donas lumon, kiu igas nin vidi amason da aliaj objektoj, kiujn ni neniam antaŭe perceptis. »
Citaĵo
« Kial do la homo konsentas fari tion, kion li faras sur tiu ĉi tero, estante mortonta? »