Evo Morales

El Vikicitaro
Evo Morales
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Juan Evo MORALES AYMA (naskiĝis la 26-an de oktobro 1959 en Orinoca, Oruro, Bolivio) estas indiĝena gvidanto de socialisma bolivia partio Movimiento al Socialismo (Movado al la socialismo, MAS, siglo kiu ankaŭ signifas "pli" en la hispana lingvo) kaj de movado por la rajtoj de koka-kamparanoj.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Se ni volas savi la planedon teron, savi vivon kaj homaron, ni havas la devon ĉesigi la kapitalisman sistemon. Krom se ni ĉesigos la kapitalisman sistemon, ne eblas imagi, ke estos egaleco kaj justeco sur ĉi tiu planedo tero. Tial mi kredas, ke gravas ĉesigi la ekspluatadon de homoj kaj la rabadon de naturaj rimedoj, ĉesigi detruajn militojn por merkatoj kaj krudmaterialoj, la rabadon de energio, precipe fosiliaj brulaĵoj, al la troa konsumado de varoj kaj al la amasiĝo de rubo. La kapitalisma sistemo nur permesas amasigi rubojn. Mi ŝatus proponi, ke la bilionoj da mono destinita al milito estu enkanaligitaj por kompensi la damaĝon al la medio, por ripari la teron. »
— Evo Morales