« Kiom ajn sociologoj insistu je tio, ke la vorto “devianta” ne malgrandigas dignon de homo aŭ grupo, kiujn oni alkalkulis al tiu ĉi kategorio, al tiu vorto propras humiliga nuanco. Sociologoj ne estas tiom naivaj: ili inkluzivas en la nombron de “deviantoj” narkotikulojn kaj samseksemulojn kaj neniam — olimpikajn ĉampionojn kaj laŭreatojn de la Nobel-premio. »