Boksado

El Vikicitaro
Boksado
Boksado
Boksado
Aliaj projektoj
Boksado en Vikipedio
Boksado en Komunejo
Boksado en Komuneja kategorio

Boksado estas luktosporto nome starlukto, ĉe kiu du personoj de la sama pezoklaso pugnobatas unu la alian laŭ difinitaj reguloj ĉiam stare.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Boksado estas la plej forta kaj soleca sporto en la mondo. » « Boxing is the toughest and loneliest sport in the world. »
— Frank Bruno
Citaĵo
« Kial valsi kun ulo dum 10 raŭndoj, se vi povas lasi lin senkonscie dum unu? » « Why waltz with a guy for 10 rounds if you can knock him out in one? »
— Rocky Marciano
Citaĵo
« Batitaj politikistoj estas kiel batitaj boksistoj: duoble pli danĝeraj»
— Edward Heath

Muhammad Ali[redakti]

Citaĵo
« Boksado estas multaj blankuloj, rigardantaj du nigrulojn bati unu la alian. » « Boxing is a lot of white men watching two black men beat each other up. »
— Muhammad Ali
Citaĵo
« Ĉampionoj ne estas faritaj en gimnastikejoj, ĉampionoj estas faritaj de io, kion ili havas profunde en ili - deziro, revo, vizio. Ili devas havi lastminutan eltenemon, ili devas esti iom pli rapidaj, ili devas havi lertecon kaj volon. Sed la volo devas esti pli forta ol la lerteco. » « Champions aren't made in gyms, champions are made from something they have deep inside them — a desire, a dream, a vision. They have to have last-minute stamina, they have to be a little faster, they have to have the skill and the will. But the will must be stronger than the skill. »
— Muhammad Ali