Auguste Forel

El Vikicitaro
Auguste Forel
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Auguste FOREL (naskiĝis la 1-an de septembro 1848 en Morges, kantono Vaŭdo; mortis la 27-an de julio 1931 en Yvorne, kantono Vaŭdo) estis svisa kuracisto, psikiatro en Burghölzli kliniko apud urbo Zuriko kaj mondfama scienculo, internaciisto, mondcivitano, pacifisto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ne estas vere ke la uzo de Esperanto estas praktike ne realigebla. Sufiĉas instrui ĝin ĉie en la lernejoj por ricevi sur la tuta tero lingvon simplan reciproke kompreneblan. Mi pli bone komprenas Anglojn en Esperanto ol en la angla.

Tiu ĉi lingvo uziĝas jam multe kaj al ĝi mankas ankoraŭ nur oficiala enkonduko. Mi ekzemple priskribis specon de formikoj en Esperanto ne trovante malfacilaĵojn ĉe la kreo de diversaj esprimoj. Esperanto jam en la praktiko montris sin kiel fonetika kaj bonsona mondlingvo. Ĝi estas tre facile legebla, parolebla kaj skribebla. Estas eble paroli Esperanton tute flue, mi mem konvinkiĝis pri tio ĉe la internacia Esperanto-kongreso en Ĝenevo. Per Esperanto homoj de ĉiuj lingvoj komprenas unu la alian tre facile, kaj ĝia literaturo estas jam tre ampleksa.

Estas fakto, ke la malamikeco inter la popoloj ekzistas parte sur bazo de diverseco religia, parte sur bazo de diverseco en la lingvoj. Tio, kion oni nomas nacio-malamikeco, kauziĝas precipe nur de diverseco en la lingvoj.

[...] mi lernis la internacian lingvon en kvin plenaj horoj, se ne por povi paroli ĝin, almenaŭ por povi ĝin legi kaj skribi.[1] »
— Kendte maends udtalelser (Kopenhago 1925)

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
Trovu «Auguste Forel» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»