Saltu al enhavo

Antonio Machado

El Vikicitaro
Antonio Machado
Dosiero:Antonio Machado hacia 1917.png, Antonio Machado - Poesías completas - bdh0000252161 (page 8 crop).jpg
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Antonio Machado Ruiz (naskiĝis en Sevilo, la 26-an de julio 1875 – mortis en Collioure, Francio, la 2-an de februaro 1939) estis hispana poeto, malfrua membro de la Generacio de la 98-a kaj unu el la plej reprezentaj. Lian komencan verkaron oni ofte enskribas en la literatura movado nomata Modernismo.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Iu diris kun senduba sukceso: "Bécquer, akordiono ludata de anĝelo." Konforme: la anĝelo de vera poezio. » « (hispane) Alguien ha dicho con indudable acierto: “Bécquer, un acordeón tocado por un ángel.” Conforme: el ángel de la verdadera poesía. »
— Antonio Machado

Pri la aŭtoro

[redakti]
Citaĵo
« Eble la plej admirata lirikisto hispana de nia epoko; rangas jam kiel klasika. Liaj simplaj, nudaj versoj, penetritaj de milda melankolio estas majstraj ellaboraĵoj artaj rafinitaj ĝis plena natureco. »
— Fernando de Diego, Sentempa Simfonio