« Por homoj kiaj ni, necesas esti iom pli forta, pli memkritika, pli observema ol la kutimaj. Ĉu ni venas kun ĉi tiuj kvalitoj jam pliigitaj, kiel certaj pretendas, aŭ ĉu nia situacio provizas nin per ili, ni tradicie - kaj ni havas longan kaj fieran tradicion - estis iom pli graciaj, pli firmaj, pli sentemaj kaj fleksiĝemaj ol aliaj. ... Estos momentoj kiam nur via propra dorsosto apogos vin, momentoj kiam nur via propra sprito inspiros vin, tagoj kiam nur strikta memregado levigos vin el lito, noktoj kiam nur viaj vortoj ŝovos vin en la socion. Sed el ĉiuj ĉi disciplinoj, nenion vi devas alteni pli rigore ol esti ĝentila kaj simpatia. La plej facile surmetebla kiraso ĉiam estas krueleco. Tia kiraso, efektive, helpos vin tra ĉio. Spita aroganteco je tiuj sen via forteco momente sentigos vin supera. Sed tiu facila kiraso estas forlasenda. Neniam ajn koaguligu vian brovon per linioj de facila malestimo, neniam tordu tiujn lipojn per populara rikano. El ĉiuj disponeblaj modeloj, tiu de ĝentlemano en la lasta milito estas la plej konciza: Frontu la frontendan kun humuro, digno, kaj stilo; protektu vin kun kavalireca gracio; malestimu viajn malfortecojn kaj neniam instigu ilin en aliaj; sed neniam, Ralph, neniam eĉ dum momento lasu vin senti ion ajn krom plej profunda kompato por malfortunaj kamaradoj, kiuj, efektive, falis en la sama batalo. »
« For people like us it is necessary to be a bit stronger, more self-critical, more observant than the usual run. Whether we happen to come already enhanced with these qualities, as some have claimed, or whether our situation invests them in us, we have traditionally - and we do have a long and proud tradition - been a little finer, a little firmer, more sensitive and flexible than others. ... There will be times when only your own spine can support you, moments when only your own wit can inspire you, days when nothing but exacting self-control can raise you from bed, nights when nothing but your word can impel you into society. But of all these disciplines, there is nothing you must hold to more sternly than to be kind and sympathetic. The easiest armor to put on is always cruelty. That armor will, indeed, see you through everything. Vicious condescension toward those without your strength can make you feel momentarily superior. But that easy armor must be forgone. Don't ever curdle that creamy brow with lines of easy disdain, or curl those lips with a popular sneer. Of all the models available, the one of gentleman in our late war is most succinct: Face what you have to face with humor, dignity, and style; protect yourself with knightly grace; have contempt for your own weakness and never encourage it in others; but never, Ralph, never for an instant permit yourself to feel anything other than pity and deepest sympathy for unfortunate comrades who have, after all, fallen in the same battle. »
— "One of Those People," en Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
«Pastro Lawson: Tiu ĉi tuta libro estas junaj viroj farante samseksemaĵojn kune! Bill: Nu, kion alian ili povus fari kune? »
«Reverend Lawson: This entire book is nothing but young men doing homosexual things together. Bill: Well, what else could they do together? »
— "Bill Batchelor Road," en Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
«Pastro Lawson: Vi logis tiujn knabojn kaj malpurigis ilin! Bob: Ni ne taksas homajn korpojn malpuraĵo ĝis ili estas kadavroj, Pastro Lawson! Bill: Ni amis ĉiun colon de tiuj junuloj. Bob: Ĉiun fojon eblan. Bill: Kaj ni sendis ilin al milito - ĉar ili devis iri - kun ĉiuj iliaj surfacoj - Bob: Vibrantaj pro kisoj kaj amo. »
«Reverend Lawson: You lured those boys in here and made filth of them! Bob: We don't think human bodies is filth until they're corpses, Reverend Lawson! Bill: We loved every inch of those boys. Bob: Every chance we got. Bill: And we sent them away to war, since they had to go, with every surface of them— Bob: Tinglin' with kisses an' love. »
— "Bill Batchelor Road," en Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
«Bob: Homoj venis al ĉi tiu lando por libereco de religio, kaj ni adoris tiujn junulojn. »
«Bob: People came here for religious freedom, and we worshipped those boys. »
— "Bill Batchelor Road," en Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
« Ne ĝenu vin respondi. Ĉio dirata al mi nun tiom bone estus skribita sur putriĝanta melopepo. La cerbo iras unue, vi scias - krom la partoj dediĉitaj al doloro, kiuj konstateble imunas. »
« Don't bother answering back. Anything said to me at this point might as well be written on a decomposing squash. The brain goes first, you know -- except the portions dedicated to pain, which are apparently immune. »
— "Pouf Positive," en Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
« Je Dio, pensu pri la egaj uloj kiuj mordetis min, kaj nun mi ne estas pli ol manĝo por viruso - io kiu eĉ ne povas decidi se ĝi estas planto aŭ animalo. »
« God, think of the great men that have nibbled on me, and now I'm nothing but a snack for a virus - something that can't even decide if it's a plant or an animal. »
— "Pouf Positive," en Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
« Mi provis kompensi proponante min kiel subjekto por iuj koketaj trukoj ke scienco ŝatus provi. Kaj [la kuracisto] diris, "Sinjoro Wood, ni ne rajtas uzi vin kiel eksperimenta besto." Mi diris, "Doktoro, mi estas ineca bugrulo, mi neniam uziĝis iel ajn alie!" »
« I tried to make up by offering to be a subject for any cute tricks that science might want to try. And he said, "Mr. Wood, we cannot use you as an experimental animal," and I tod him, "Doc, I’m an effeminate queer, I’ve never been used as anything else!" »
— "Pouf Positive," en Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
« Ĉu oni devas trairi la oficialajn kvin stadiojn [de bedaŭro] - ho, kiuj ili estas? Kolero, neado, marĉandado, deprimo, kaj akcepto. Nu, gardu vin, ĉar jen mia akcepto-prelego. Mi nun estas, kaj ĉiam estis, ega njoknabo! Kreanta stilon en ĉiaj siaj manifestacioj, kaj mi havas miajn proprajn kvin stadiojn: malpezo, sentemo, sarkasmo, burlesko, kaj maldeco! Ili subtenis min vivantan, kaj je diaĵo, ili subtenos min mortantan! »
« Must one go through the five official stages? What are those five stages again: "anger, denial, bargaining, depression, and acceptance." Well, back up: here comes my acceptance speech. "I am now, and I have always been a flaming faggot, responsible for style in its every manifestation. I have my own five steps: flippancy, sentimentality, sarcasm, camp, and smut. They've got me through life, and deity dammit, they'll get me through death!" »
— "Pouf Positive," in Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance
« Vi pravas, vi ĉiam pravas, jes, jes, kompreneble. Amo travivos. Ili ne povis mortigi ĝin per purpuraj frizoj, ili ne mortigos ĝin per pesto. Knaboj enamiĝos unu kun la orelloboj de alia, se ĉio alia mankas, ĉar neniam vere temis pri seksumo; temis pri amo. »
« You're right, you're always right, yes, yes, of course. Love will survive. They couldn't kill it with purple hair-do's, they can't kill it with a plague. Boys will fall in love with each other's earlobes if all else should fail. Because it never really was about sex, was it? It was about love. »
— "Pouf Positive," in Untold Decades: Seven Comedies of Gay Romance