Proverboj de Morteza Mirbaghian

El Vikicitaro

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Se eblus fajron per fajro estingi, ebluspacon per batalo atingi. »
Citaĵo
« Manĝaĵo bezonas spican herbon, parolo bezonas trafan proverbon. »
Citaĵo
« Se oni zorgus pri aliaj homoj, feliĉo ekzistus en ĉiuj domoj. »
Citaĵo
« Bestoj interbatalas pro manĝaĵo, homoj batalas pro manko de saĝo»
Citaĵo
« Politikistoj ekas fajron de militoj, kaj la ceteron plenumas idiotoj»
Citaĵo
« Vere bona patrioto ne partoprenas en milito»
Citaĵo
« Se politikistoj irus al infero, la mondon regus paco kaj prospero»
Citaĵo
« Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj»
Citaĵo
« Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj. »
Citaĵo
« Sinjorina peto, egalas al dekreto. »
Citaĵo
« Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus. »
Citaĵo
« Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj»
Citaĵo
« Se troviĝus leporo kuraĝa, troviĝus ankau politikisto saĝa»
Citaĵo
« Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn. »
Citaĵo
« Amo estas supo varma: ju pli varma, des pli ĉarma. »
Citaĵo
« Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn. »
Citaĵo
« Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus. »
Citaĵo
« Dum ekzistas lakeoj kaj idiotoj, al politikistoj ne mankas patriotoj. »
Citaĵo
« Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela. »
Citaĵo
« Por eviti kverelojn,edzo fermu la orelojn. »
Citaĵo
« Danke al indiferentuloj, regantoj agas kiel kuloj. »
Citaĵo
« Se homo estus tiel ruza kiel vulpo,ne agus tiel kruela kiel lupo. »
Citaĵo
« Kion ruze faras vulpo,perforte faras lupo. »
Citaĵo
« Dum troviĝas fanatikaj idiotoj, okazas la plej teruraj militoj. »
Citaĵo
« Kiu volas fajron estingi, ne timu fajron atingi. »
Citaĵo
« Tiuj, kiuj kisadas la superulan manon, iom post iom kreas tiranon. »
Citaĵo
« Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo. »
Citaĵo
« Se ne estus pro profito, nenie okazus milito»
Citaĵo
« Homo estas la nura animalo, kiu murdas je l' nomo de moralo»
Citaĵo
« Homo estas pli ruza ol vulpo kaj pli kruela ol lupo. »
Citaĵo
« Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas. »
Citaĵo
« Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen justo kaj libero. »
Citaĵo
« Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj. »
Citaĵo
« Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj. »
Citaĵo
« Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon. »
Citaĵo
« Se fiŝo ekaperus el la seka rivero, el politikista buŝo ankau aperus vero. »
Citaĵo
« Ago parolas mute, tamen plej laute. »
Citaĵo
« Kie sukero: tie amikoj, kie sufero: tie amikoj. »
Citaĵo
« Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon. »
Citaĵo
« hejmo en kiu ne vivas virino, similas al vin-botelo sen vino. »
Citaĵo
« Tigro bezonas arbaron, homo bezonas najbaron. »
Citaĵo
« Vivu la vivon kun ludo, malrapide kiel testudo. »
Citaĵo
« Tiun, kiu pikas serpente, oni antaŭbatas prudente. »
Citaĵo
« Nur en amo sen kondiĉa oni ja estas feliĉa. »
Citaĵo
« Amo de patrino, estas maro sen fino. »
Citaĵo
« Tajloron taksu laŭ la laboro, sed homon konulaŭ lia koro. »
Citaĵo
« Diferenco inter homo kaj besto, nuntempe estas plimalpli la vesto. »
Citaĵo
« Se oni vere zorgus pri alta moralo, la mondo ne estus kiel ĝangalo. »
Citaĵo
« Eĉ en paradizaj insuloj ekzistas malkontentuloj. »
Citaĵo
« Homo kiu murdas kiel patrioto, estas aŭ murdisto aŭ idioto»
Citaĵo
« La plej kruela besto estas homo, kvankam ' Besto' ne estas lia nomo. »
Citaĵo
« Kiu estu amiko, kiu estu malamiko?, pri tio oni decidas en la mondo de politiko. »
Citaĵo
« Se mankas malamiko, Kreu ĝin! Jen politiko! »
Citaĵo
« Kiu turniĝas laŭ politiko, ne estas fidinda amiko. »
Citaĵo
« Politikistoj bezonas fremdan malamikon, por silentigi la internan kritikon»
Citaĵo
« Dum ekzistas inter ni aĉaj uloj, politikistoj suĉas sangojn kiel kuloj. »
Citaĵo
« Kiu maljustajn leĝojn ne kontraustaras, la vojon por tiranoj preparas. »
Citaĵo
« Se nombro de idiotoj duoniĝus, la vivo en la mondo pli boniĝus. »
Citaĵo
« Sata besto revenas al sia nesto, sata homo komencas agi kiel besto. »
Citaĵo
« Politikistoj je l' nomo de popolo, plenumas ĉion laŭ riĉula volo. »
Citaĵo
« Se politikistoj dronus en la maro, amikeco regus inter homaro. »
Citaĵo
« Danke al la homo-vizaĝaj azenoj, aĉuloj sidas sur politikaj postenoj. »
Citaĵo
« En demokratio maljustaj leĝoj funkcias anstataŭ kruelaj reĝoj. »
Citaĵo
« Kion politikisto faru se malamiko, mankus en la mondo de politiko»
Citaĵo
« Politikistoj malofte havas emon solvi la plej seriozajn problemojn. »
Citaĵo
« Eĉ en paradizaj insuloj, troviĝas malkontentuloj. »
Citaĵo
« Kiu serĉas amon , trovas flamon. »
Citaĵo
« En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj. »
Citaĵo
« Nur homo kun multe da mono, estas plenrajta persono. »
Citaĵo
« En la juĝejo vulpa, ĉiam ŝafo estas kulpa. »
Citaĵo
« Sur la plej alta politika posteno, ofte sidas lia moŝto azeno. »
Citaĵo
« Kiu neniam pafas, tiu neniam trafas. »
Citaĵo
« Paradizo kaj infero, estas nur sur la tero. »
Citaĵo
« Kial oni mortinte postlasas la teron, eniras nek paradizon nek inferon. »
Citaĵo
« Alfrontinte dilemon, sekvu la koran emon. »
Citaĵo
« Pli bonas justa monarkio, ol nur ŝajna demokratio. »
Citaĵo
« kontraŭ fortulo, ne helpas kalkulo. »
Citaĵo
« La plej potenca forto sur la tero estas la potenco de la nuda vero. »