Kredanto

El Vikicitaro
Kredanto
Aliaj projektoj
Kredanto en Vikipedio

Kredantoj estas ĉiuj individuoj, kiuj kunhavas la saman modelon kaj kiuj bonigos proponon kaj agados kvazaŭ tiu estas vero (kvankam tiu ne estus tia), kolektante kaj stokante en sia scio kio alĝustiĝas al tiu, formante kulturan kaj socian interplektaĵon kio konsistigas ian grupidentecon.

Citaĵoj[redakti]

Por kredantaj homoj Dio staras je la komenco, por la sciencisto je la fino de siaj konsideradoj.

Sigmund Freud[redakti]

Citaĵo
« [...] piema kredanto altgrade estas protektita kontraŭ danĝero de konataj neŭrozaj malsanoj: alproprigo de universala neŭrozo liberigas lin de la tasko ellabori sian personan neŭrozon. »
— Sigmund FreudEstonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Intenco perforte kaj unubate faligi la religion estas sendube absurda entrepreno. Unuavice pro tio ke ĝi ne havas perspektivojn. La kredanto ne permesos forpreni de si sian kredon nek per argumentoj de racio, nek per malpermesoj. Estus kruele se rilate iun tio sukcesus. Se iu dum jardekoj estis prenanta dormigilojn, li kompreneble ne estos dormanta se oni forprenos de li la pilolojn»
— Sigmund FreudEstonteco de unu iluzio [1927]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Plej gravas diferenco ne inter kredantoj kaj nekredantoj, sed inter indiferentuloj kaj ne indiferentuloj. »
— Abbé Pierre
Citaĵo
« Por kredantaj homoj Dio staras je la komenco, por la sciencisto je la fino de siaj konsideradoj. » « Für den gläubigen Menschen steht Gott am Anfang, für den Wissenschaftler am Ende aller seiner Überlegungen. »
— Max Planck
Citaĵo
« Pastroj kaj politikistaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi. »
— E. LantiVortoj de Kamarado E. Lanti p. 107

Vidu ankaŭ[redakti]