«Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio. »
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono. »
«Germanio premis Eŭropan Union por ke ĝi agnosku sendependecon de Slovenio kaj Kroatio kaj poste, garantiinte plenumon de tiu ĉi decido, ĝi mem hastis agnoski ilin, ĉe tio ĝi faris tion pli frue ol EU en decembro 1991. “Dum la tuta daŭro de la konflikto, — kundividis en 1995 siajn observojn germana sciencisto, — Bonno konsideris Kroation kaj ĝian estron Franjo Tuđman protektatoj de la germana ekstera politiko; lia senprudenta konduto ĉagrenas, sed li pli povas kalkuli pri senŝanĝa subteno de Germanio”. »
« [pri ekstera politiko de Germanio] Defii ĉiujn; stariĝi sur ĉies vojo kaj fakte malfortigi tiel neniun. Kialo: manko de celo, bezono de montreblaj sukcesoj, eĉ se etaj, kaj konsidero de ĉiuj direktoj de publika opinio. »