Akvo
El Vikicitaro
| Akvo |
|---|
|
|
|
« Ĉiam pura restas nur larmoj
Kaj la akvo de l’fontanoj. » |
|
« Akvo ruinigas domon, zorgo ruinigas homon. »
|
|
« Akvo, aero, fajro,...kaj Espero, necesas por la vivo sur la tero. »
|
[redakti] El Zamenhofa Proverbaro
|
« Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras. »
|
|
« Akvo kaj pano servas al sano. »
|
|
« Akvo kura -- akvo pura. »
|
|
« Akvo silenta subfosas la bordon. »
|
|
« Akvo trankvila estas akvo danĝera. »
|
|
« Akvon senmovan kovras putraĵo. »
|
|
« Al fiŝ' kuirita jam akvo ne helpos. »
|
|
« Brogita eĉ sur akvon blovas. »
|
|
« Ĉerpi akvon per kribrilo. »
|
|
« En akvo malklara oni fiŝkaptas facile. »
|
|
« Fajron estingas akvo, pekon pardono. »
|
|
« Ĝi tuŝas lin, kiel akvo anseron. »
|
|
« Kiu akvon evitas, droni ne timas. »
|
|
« Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita. »
|
|
« Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn. »
|
Referencoj
- ↑ Ewig rein bleibt nur die TräneUnd das Wasser der Fontäne
- ↑ Aŭtoro: Joachim RINGELNATZ
- ↑ 3,0 3,1 Aŭtoro: Morteza Mirbaghian