Willem DREES (naskiĝis la 5-an de julio 1886 en Amsterdamo - mortis la 14-an de majo 1988 en Den Haag) estis nederlanda politikisto de PvdA (Partio de Laboro), ĉefministro de Nederlando en la jaroj 1948–1958. Kelkfoje oni konsideras lin unu el la plej gravaj postmilitaj nederlandaj politikistoj. Sub lia gvido okazis la senkoloniigo kaj la post-milita rekonstruado de Nederlando. Drees estis konvinkita social-demokrato, sed tamen tre pragmata.
« Ni devas fine havi komunan lingvon por internacia uzo kaj, tiel alloge kiel povas ŝajni la ideo elekti kiel tiun internacian lingvon unu el tiuj kiuj estas parolataj de centoj da milionoj da homoj, mi estas konvinkita ke neŭtrala lingvo kia Esperanto, antaŭ kiu ĉiuj homoj estas egalrajtaj, estas preferinda.[1]»