Vikicitaro:Resumo

El Vikicitaro

Se vi redaktas artikolon aŭ alian paĝon en Vikicitaro, sub la ĉefa redakta fenestro estas malgranda fenestreto kun nomo "Resumo".

Fenestreto kun resumo

Ĉiam plenigu la resumon (escepte de okazoj, kiam ĝi estas plenigata aŭtomate kaj al tiel generita teksto estas bezone nenion aldoni). Eĉ tro mallonga aŭ malmulte trafa resumo estas pli bona ol neniu. La resumo povas havi ĝis 200 signojn.