Saltu al enhavo

Uzanto-Diskuto:Ramo Moraloj-Kastelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
Aldoni temon
El Vikicitaro
Latest comment: antaŭ 5 jaroj by Ramo Moraloj-Kastelo

Ĉu ne ekzistas diskuto-paĝo en esperanto por Vikicitaro? Mi vidas, ke la diskutejo havas mesaĝojn en la angla kaj esperanto, sed plejparte en la angla: https://eo.wikiquote.org/wiki/Vikicitaro:Diskutejo

Alia demando: ĉu iĝis normo en Vikicitaro aldoni la citaĵon en ĝia originala lingvo apud la esperanta traduko? Mi ne trovas tiun normon en la versioj en aliaj lingvoj de Wikiquote. Mi klopodas trovi respondojn al tiuj demandoj sed ne trovas iun paĝon aŭ manlibreton (specife en Vikicitaro, en esperanto) kapablan respondi ilin. --Ramo Moraloj-Kastelo (diskuto) 11:56, 2 sep. 2019 (UTC)Reply

Saluton kara! La projekto grandparte stagnas, do multaj demandoj restas senrespondaj. Mi klopodas fari ĉion eblan, sed... Mi laŭeble aldonas citaĵojn en la originalo kaj traduko, ĉar tio ebligas perfektigi la tradukon kaze de neceso. RG72 (diskuto) 12:08, 7 sep. 2019 (UTC)Reply

Dankon. Mi aldonis citaĵojn al la paĝo Sidarto Gotamo. Se mi aldonas la originalajn teksterojn, la paĝo estos iom longa... Ĉu tio ne malbonos? --Ramo Moraloj-Kastelo (diskuto) 09:28, 10 sep. 2019 (UTC)Reply

Mi pensas ke la originala teksto estas garantio de korekta traduko kaj ebligas kompari kaj se necese korekti la tradukon. Sed kio estas la originalo tiufoje? Ĉu sanskrita teksto? RG72 (diskuto)
La originala teksto estas en palio, el la Palia Kanono. Mi tradukis la anglajn versiojn de la Respektindaj S. Dhammika kaj Thanissaro Bhikkhu, kiuj angligis la origilon palian. En mia kazo, mia originalo estas la anglaj versioj de S. Dhammika kaj Thanissaro Bhikkhu. Mi do enmetos tiujn tekstojn. --Ramo Moraloj-Kastelo (diskuto) 13:46, 13 sep. 2019 (UTC)Reply