Tadeusz Kościuszko

El Vikicitaro
Tadeusz Kościuszko
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Tadeusz Kościuszko [taDEuŝ koŝĈUŜko] (Por aŭskulti bv alklaki ĉi ligon "aŭskultu" aŭskultu Dosiero) estis pola (en la Respubliko de Ambaŭ Nacioj) kaj usona generalo, milita inĝeniero, batalanto por sendependeco de Pollando kaj Usono, la estro de la Insurekcio de Kościuszko en 1794.

Citaĵoj kun fontindiko[redakti]

Citaĵo
« Sinjoro Jefferson, mi petas vin, ke kaze de mia morto vi destinu mian monon por liberigi tiom da nigraj homoj, al kiom oni povos garantii edukon kaj dignan vivon. Tio signifas, ke ĉiu el ili devas koni la rajtojn kaj devojn de ĉiuj liberaj civitanoj, ke ĉiu estas devigita protekti sian landon kontraŭ ekstera agresanto, same kiel kontraŭ internaj malamikoj volontaj ŝanĝi la konstitucion kaj minaci liberecon. Ĉiu el ili estu bonkora kaj sentema je sufero de alia homo. Ĉiu el ili estu edziĝinta kaj havu po 100 akreojn da grundo kun ilaro kaj brutaro por kulturado, kaj ĉiu sciu kiel administri tion. Ili sciu ke ili devas trakti siajn najbarojn kun respekto, ĝentileco kaj estu ili pretaj helpi kaze de malfeliĉo. Ili devas certigi al siaj infanoj klerigon pro devo al la patrujo. Kaj pro dankemo al mi — ili strebu esti feliĉaj. »
— Testamento [1]

Referencoj

  1. Testamento de Tadeusz Kościuszko, 5-an de majo 1798.