Aliaj Esperantaj proverboj: Malsamoj inter versioj
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sizarta (diskuto | kontribuoj) |
Sizarta (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 39: | Linio 39: | ||
*Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon. |
*Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon. |
||
*Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero. |
*Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero. |
||
*En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas |
*En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj. |
||
[[Kategorio:Proverboj]] |
[[Kategorio:Proverboj]] |
Kiel registrite je 07:01, 14 nov. 2007
Marjorie-Boulton- aj
Marjorie Boulton kun ŝia talento pri rimo kaj sonoj sed superĉio ŝia humanismo kreis multajn trafegajn proverbojn, jen selekto:
- Lernado era,era,era : kaj vi iam estos klera.
- Malforta kandelo venas : mallumo jam ne tute plenas.
- Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero.
- Timigu min, kaj mi obeos honte ; konvinku min, kaj mi obeos volonte.
- Ke knabo ŝtelis prunon, ne nigrigos la sunon.
- Ĉion beligas arda amo ; hipopotaminon por hiopopotamo.
- Prudento ektimas, se promesoj senlimas.
- Ore belas la fazano ; blue belas genciano.
- Pli bone violetoj al persono, ol orkideoj al tombŝtono.
- Esploru la kavernon, sed portu lanternon.
- Kiu neniam estimas, lia spirito ŝlimas.
- Multaj milonoj iĝas milionoj.
- Jes, se iel flugus talpoj, ili flugus super alpoj.
- Vinoj kolektiĝas en la kelo, kiel volumoj en la libroservo de UEA
Proverboj de Morteza Mirbaghian
- Se eblus fajron per fajro estingi, eblus pacon per batalo atingi.
- Se katoj zorgus pri vivo de ratoj, potenculoj zorgus pri homaj rajtoj.
- Leĝoj similas al araneaj retoj, en kiuj kaptiĝas nur insektetoj.
- Sinjorina peto egalas al dekreto.
- Lupo plej sovaĝa, estas homo-vizaĝa.
- Se najtingalo sian langon bridus, sin en la kaĝo de ĉasist' ne vidus.
- Pli ol kruelaj reĝoj, vundas maljustaj leĝoj.
- Kiu havas belajn okulojn, freneze amas spegulojn.
- Amo estas supo: ju pli varma, des pli ĉarma.
- Arbo falinta ne havas radikojn, homo falinta ne havas amikojn.
- Se edzo ne aŭdus kaj edzino ne vidus, dum la tuta kunvivo ili feliĉe ridus.
- Feliĉo, samkiel virino bela, malofte dumlonge restas fidela.
- Por eviti kverelojn, edzo fermu orelojn.
- Ne malĝoju pro kresko de aĝo, se kun tio ankaŭ kreskas saĝo.
- Se ne estus pro profito, nenie okazus milito.
- Kiam profito permesas, oni humanecon forgesas.
- Fajro tuj estingiĝas sen aero, homo velkas sen just' kaj libero.
- Interbatalo de katoj estas bona por la ratoj.
- Fermitaj estu buŝoj de saĝuloj, sed malfermitaj iliaj okuloj.
- Kiu serĉadas fiulon, enrigardu spegulon.
- Se fiŝo ekaperus el seka rivero, el politikista buŝo aperus vero.
- En la leĝaj okuloj, ĉiuj estas egaluloj.