Robert Schuman

El Vikicitaro
Robert Schuman
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Robert SCHUMAN [ŝUman] naskiĝis je la 29-a de junio 1886 en Luksemburgo, la ĉefurbo de la grand-duk-lando Luksemburgio. Li mortis la 4-an de septembro 1963 en Scy-Chazelles, kiu situas tuj apud Metz, en la departemento Moselle, en la regiono Loreno (Francio / Eŭropo). Li estis franca politikisto kaj estas konsiderata kiel unu el la patroj de la eŭropa konstruado, precipe famiĝinta per sia deklaro de la 9-a de majo 1950.

Citaĵoj[redakti]

Datreveno de la Deklaro de Schuman estas festata kiel Eŭropa tago
Citaĵo
« Eŭropo ne fariĝos tuta en unu fojo aŭ laŭ unu sola plano. Ĝi estos konstruita per konkretaj atingoj, kiuj unue kreos efektivan solidarecon» « L'Europe ne se fera pas d'un coup, ni dans une construction d'ensemble: elle se fera par des réalisations concrètes créant d'abord une solidarité de fait. »
— Deklaro de Schuman