Mark Fettes

El Vikicitaro
Mark Fettes
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Mark FETTES (naskiĝis la 21-an de junio 1961) estas anglalingva esperantisto kaj universitata profesoro pri edukado, kaj inter 2013 kaj 2019 prezidanto de Universala Esperanto-Asocio.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Bona gasto ankaŭ strebas lerni de siaj gastigantoj. »
— Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Lerni bone gasti similas al la lernado de lingvoj; ĉiam restas pli por malkovri. »
— Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Ŝajnas klare al mi, ke se Zamenhof vivus hodiaŭ, li senrezerve aliĝus al tiuj, kiuj alvokas por pli ekologi-konforma konduto de niaj nuntempaj socioj. »
— Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Zamenhof kompreneble estis sindediĉa filo, frato, edzo kaj patro; li estis ankaŭ klera hebreo, “hebreo el la getto” kiel li mem deklaris sin, kaj lia vivoverko portas multajn spurojn de tiuj ligitecoj. »
— Festparolado de la 102-a Universala Kongreso en Seulo, Koreio
Citaĵo
« Ni laboras por lingva justeco tutmonde. Nia celo estas mondo de multaj florantaj lingvoj kaj kulturoj, kie ĉies lingvaj rajtoj estas respektataj, kaj ĉiuj homoj povas komuniki kaj kunlabori libere, efike kaj pace. »
— Mark Fettes