Saltu al enhavo

Malnovritanoj

El Vikicitaro
Malnovritanoj
Malnovritanoj
Malnovritanoj
Aliaj projektoj
Malnovritanoj en Vikipedio
Malnovritanoj en Komuneja kategorio

Malnovritanoj estas aro de ortodoksaj eklezioj kaj sektoj, kiuj en la 17-a jarcento disiĝis de la Rusa Ortodoksa Eklezio.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« Oni montru al mi eĉ unusolan kazon, kiam malnovritana komunumo estus denuncita de kamparano, eĉ se de tiu ortodoksa? »
— Aleksander Herzen, Rusa popolo kaj socialismo: Letero al Jules Michelet [la 22-an de septembro 1851]
Citaĵo
« [pri la malnovritanoj] Perfektaj grenokultivistoj kaj dommastrumantoj, ekzemplodonaj kontribuantoj de la ŝtataj impostoj kaj servoj, ekzaktaj kaj obeemaj plenumantoj de ĉiuj ordonoj de la registaro, sed en la aferoj de la kredo kaj interpretado […] fanatikuloj ekstremaj! » « Отличные хлебопащцы и домохозяева, примерные плательщики государственных податей и повинностей, точные и послушные исполнители всех распоряжений правительства, но в деле веры и толка […] фанатики донельзя! »
— Ippolit Zavaliŝin, Laŭ siberiaj vojoj [1863]
Citaĵo
« De junaĝe estis severa tiu ĉi rivero Kamo, sur la bordoj estas nur arbaroj, kaj sur trahakitaj strioj foje nur videblas homa spuro, tombejo kun okfinaĵaj krucoj aŭ eta kapelo kun verdiĝinta tegmento, tamen oni ne plu sepultas en tiu ĉi tombejo, neniu iras por preĝi en tiu ĉi kapeleto: ne decas kuŝi en tiu ĉi tero, katenita de antikristo, ne decas ĉi tie preĝi, pli kaj pli for necesas iri, al tiuj arbaroj, kien ankoraŭ ne etendiĝis la ĉeno de termezuristo, kie mankas mezuriloj kaj kalkuliloj kun cara stampaĵo. Iras, kuras ien al la blankaj akvoj nekonataj homoj, kaj post ili kvazaŭ araneaĵo sterniĝas ŝtata mezurilo kaj kalkulilo. » « Смолоду суровая река эта Кама, на берегах только леса, и на лесных просеках изредка только увидишь след человеческий, могильник с восьмиконечными крестами или часовенку с позеленевшей крышей, но и то больше никого не хоронят на этом кладбище, никто не ходит молиться в эту часовенку: нельзя лежать больше в этой земле, опутанной цепью антихриста, нельзя тут молиться, дальше и дальше надо идти, в те леса, где еще не пролегла цепь землемера, где нет меры и счета с царской печатью. Идут, бегут куда-то на белые воды незнаемые люди, а за ними следом паутинною сетью ложится казенная мера и счет. Великих страстей мрачная история раскинулась по лесным берегам, и, верно, потому Кама-река смолоду выглядит такою суровой. »
— Miĥail PriŝvinKaŝĉej-ĉeno

Vidu ankaŭ

[redakti]