Saltu al enhavo

Ludwig van Beethoven

El Vikicitaro
(Alidirektita el Ludoviko Betoveno)
Ludwig van Beethoven
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ludwig van BEETHOVEN, en Esperanto ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENO, estis germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantika epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li. Ludwig van Beethoven pasigis grandan parton de sia vivo en Vieno, Aŭstrio, kaj tie ankaŭ mortis.

Citaĵoj

[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La Arto! Kiu komprenas ŝin? Kun kiu oni povas konsulti pri tiu granda diino? »
— 1810[1]
Citaĵo
« Aplaŭdu, amikoj. La komedio finiĝas. Mi aŭdos en ĉielo»
— 1827[2]
Citaĵo
« Ne nur praktiku vian arton, sed trudiĝu al ĝiaj sekretoj; ĝi meritas tion, ĉar nur arto kaj scienco povas altigi la homon al dieco»
— Ludwig van Beethoven

Referencoj

  1. Letero al Bettina von Arnim (11-a de aŭgusto 1810)
  2. Sur lia morta lito.