Louis COUTURAT (naskiĝis en 1868 en Parizo - mortis la 3-an de aŭgusto 1914 dum aŭtomobila akcidento en Melun) estis franca idisto, doktoro, profesoro de filozofio kaj logikisto.
«Esperanto ne estas fiksita kaj mortinta lingvo, simpla paŭso de niaj lingvoj, estas lingvo kapabla vivi, disvolviĝi kaj preterpasi per sia riĉeco, sia supleco kaj sia varieco la naturajn lingvojn. Fine estas lingvo kapabla je eleganteco kaj stilo, se oni konsentas ke la vera elganteco konsistas en simpleco kaj klareco, kaj ke stilo estas nur la ordo kiun oni metas en la esprimadon de siaj pensoj.[1]»