Langrompiloj
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
- Petro, vi la permeson de la patro nepre prenu por partopreni entreprenon.
- Ĉu ŝi ĉiam ĉe ĉio ruĝiĝas?
- La scivolema sciuro sekvis la aŭtoron, ĉu vi tion-ĉi scias ?
- Aŭtoro Roland Platteau
- La oleoj el ajlo jam je junio junas.
- Ĉu ŝi scias se ĉi-scene la sklavo ŝtelos la sceptron?
- Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l'trotuaro.
- Frivolaj friponoj fervore priridas perfortajn fervojojn.
- Eĥoŝanĝo ĉiu-ĵaŭde.
- Ĥaoso regis en la monaĥa spirito,kiam la eĥo respondis al li.
- Ne plu ploru, plorulino, pro propra plezuro.
- Ŝi, ŝue starante, senŝeligas ŝosojn.
- Ŝi havis ŝancon serĉi ŝercon.
- Ĉesis ĉasi ŝtelĉasisto.
Nun li estas ŝtelŝlosisto,
Sed ne ŝakras sur ŝoseo,
Ses ŝparkasojn li priŝtelos.- Aŭtoro: Emilia Pruszyńska