Joachim Faiguet de Villeneuve

El Vikicitaro
Joachim Faiguet de Villeneuve
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio

Joachim Faiguet de Villeneuve (naskiĝis la 16-an de oktobro 1703 en Moncontour, Côtes-d'Armor - mortis la 10-an de novembro 1781 en Néris-les-Bains, Allier), estis franca ekonomikisto financisto, kontribuinto de la Enciklopedio de Diderot kaj d'Alembert, sobra idealisto, filantropo, monarkiisto sed malkonvencia katoliko, iome filozofo. Faiguet estas konsiderita kiel unu el la kreintoj de la politika ekonomika scienco kaj antaŭanto de la Socia Asekursistemo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« [...] mi volis eki almenaŭ la realigon de projekto kiun aliaj nur sugestis; kaj mi kredas ke mi trovis pri ĉio tio sistemon plej naturan kaj plej facilan. Mia plano cetere ne estas krei universalan lingvon por pluraj nacioj. Tiu tasko taŭgas nur por la sciencaj akademioj kiujn ni havas en Eŭropo, tamen supozante ke ili estus kunlaborontaj sub la aŭspicioj de la regantoj. Mi nur sugestas por la scivolemuloj skeman kaj simplan lingvon kiun oni tuje komprenas kaj kiu povas senfine varii; fine lingvo kies skribon kaj elparolon oni rapide povas regi, tiel ke oni estu komprenata nur de tiuj kiuj havus ties ŝlosilon.[1] »
— Encyclopédie ou dictionnaire raisonné des sciences, des arts et des métiers

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
Trovu «Joachim Faiguet de Villeneuve» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»