James Matthew Barrie

El Vikicitaro
James Matthew Barrie
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Siro James Matthew BARRIE (naskiĝis la 9-an de majo 1860 - mortis la 19-an de junio 1937), estis skota romanisto kaj dramisto, nun pleje konita kiel kreinto de Petro Pajno. Filo de familio de vilaĝanaj teksistoj el Kirriemuir, li estis edukata en Skotlando. Li translokiĝis al Londono, kie li disvolvas sian karieron kiel romanisto kaj dramisto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La vivo estas longa leciono pri humileco. »
— J. M. Barrie
Citaĵo
« La vivo de ĉiu viro estas taglibro, en kiu li intencas verki unu rakonton, kaj skribas alian; kaj lia plej humila horo estas kiam li komparas la volumon kia ĝi estas kun tio, kion li ĵuris fari. »
— J. M. Barrie
Citaĵo
« Estas terure malfacile scii multon pri la feinoj, kaj preskaŭ la sola konata certeco estas, ke ekzistas feinoj, kie ajn estas infanoj. »
— J. M. Barrie
Citaĵo
« Kiam nova bebo ridas por la unua fojo naskiĝas nova feino, kaj ĉar ĉiam estas novaj beboj, ĉiam estas novaj feinoj. »
— J. M. Barrie