Ivo Lapenna

El Vikicitaro
Ivo Lapenna
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Ivo LAPENNA (naskiĝis la 5-an de novembro 1909 en Split, mortis la 15-an de decembro 1987 en Kopenhago) estis juristo kaj profesoro. Li eniris la estraron de IEL en 1937 kaj fariĝis en 1964 prezidanto de UEA. Li restis en la posteno dek jarojn. Poste li kunfondis la Neŭtralan Esperanto-Movadon.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Pri Esperanto[redakti]

Citaĵo
« Malgraŭ la rolo, kiun havas la individuo en la kreado kaj evoluigado de la lingvo, la fakta socia portanto de la lingvo ne estas la individuo, sed ĉiam la kolektivo. Tion perfekte komprenis la genio de D-ro Zamenhof. Tial li rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj kaj lasis, ke Esperanto kresku kaj progresu "laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj". Kaj tio efektive okazis kaj plue okazas »
— Ivo Lapenna

Aliaj projektoj[redakti]

Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Trovu «Ivo Lapenna» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Verkoj ĉe Vikipedio[redakti]