Historio de la lingvo Esperanto. Deveno kaj komenco. 1887-1900

El Vikicitaro

Historio de la Lingvo Esperanto: Deveno kaj Komenco 1887–1900.

Edmond Privat, Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig, 1923.


Notu: Kiam aperas citiloj, Privat citas je Zamenhof[redakti]

Pli logike ŝajnis al mi komence ligi Esperanton kun la historio de indo-eŭropaj lingvoj, ĝia lingva familio. Al Volapük aŭ Bolak nenion ŝuldas Esperanto, sed al komuna materialo de romanaj kaj germanaj (sic. ĝermanaj) lingvoj ĝi ŝuldas sian fundamenton. p. 10

Franca poeto iam diris al mi: “Krei novan lingvon estas kvazaŭ iniciati novan religion”, kaj tion plej bone ilustras historio de Esperanto. p. 10

Pri La Esperanta vortaro

Kiam por la sama ideo la romanaj kaj germanaj lingvoj uzas tute malsimilajn formojn de l’sama radiko (ekz.: kan kaj hund) aŭ formoj de tute malsamaj radikoj (ekz.: an kaj jar), Zamenhof elektis la formon la plej klaran kaj ne konfuzeblan. Hund estis elektata, ĉar kan jam ricevis alian sencon en Esperanto. Jar estas formo konservata en preskaŭ ĉiuj germanaj lingvoj, dum an jam ekzistas kun speciala sufiksa senco. p. 18-19

La gramatiko de Esperanto do ne komenciĝas kun si mem, sed jam kun la historio de siaj prapatroj. La radikoj de nia vortaro alportis kun si en la novan lingvon la forton kaj la intereson de sia longa antaŭa historio tra la dialektoj de l’ariaj gentoj. p. 19

Tamen la homoj de ne-ariaj gentoj ĝin ankaŭ facile lernas pro ĝia rimardkinda simpleco kompare kun la ofte tre granda malfacileco de siaj propraj lingvon. p. 20


Pri la Deveno de Esperanto “Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artefaritajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn ktp. Sed homa lingvo, kun sia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centmiloj da vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tiel artefarita kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: ‘For la revojn! Tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj’, kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.” p.22 “Letero pri la deveno de Esperanto” ruse skribite al N. Borovko.

“Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5½ jaroj de mia estado en la universitato mi meniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila.“ p. 27-28

La spirito de la linvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite ŝanĝiĝos. p. 29


“…La sorto de iu vivanta linvo tute ne dependas de l’sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono.” p. 35

“Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l’mondo. Mi ne volas esti kreinto de l’lingvo, mi volas nur esti iniciatoro.”

Vivas Esperanto, ĉar ĝi nature kreskadis: ĝian unuecon konservis ne la volo de unu homo, sed la uzado kaj sentado de ĉiam grandiĝanta anaro. p. 36


“Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l’sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simple amiko de la lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko.” p. 36

“Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori. Tiu komuna fundamento por la “Lingvo Internacia” devas esti mia unua broŝuro (Lingvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj…” P 39

Pri ĉiuj stilaj aŭ gramatikaj demandoj, kiujn ne decidas la Unua Libro, Zamenhof konsilas, ke oni sin ne turnu al li, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’verkantoj. P 39-40

Kiel efikos ŝanĝoj en la fundamento, kiam la lingvo estas jam vaste elkreskinta, kiam ĝi havos tradicion kaj literaturon? Kleruloj povos veni, diskutadi, proponi reformojn de l'f’ndamento, sed la lingvon mem tio ne tuŝos. p.40

La fundamento estas nur malgranda forira punkto. Ĝin detruu kaj ŝanĝadu: la lingvo ne vivas tie, sed en sia tradicio, kiun neniu povos forpreni. p. 40

“…ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la Lingvo Internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli-malpli plenan vortaron.”

Je la fino de 1889 unu jaro kaj duono jam pasis de la tempo kiam la Usona Filozofia Societo dissendis invitojn al organizo de tutmonda kongreso de instruistuloj por elekti internacian lingvon. Tia kongreso ne okazis, kaj la ideo renkontis nur treege malmultajn aprobojn. p. 49

El letero de Tolstoj: Mi ĉiam opiniis, ke ekzistas neniu pli kristana scienco, ol scio de fremdaj lingvoj, kiu ebligas komunikadon kaj ligiĝon kun plej granda nombro da homoj. Multajn fojojn mi konstatis, kiel homoj sin tenadis malamike unu kontraŭ la alia nur danke al la meĥanika melhelpo por reciproka komprenado, kaj tial la lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigado estas sendube kristana afero, kiu helpas al starigo de la Regno de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de homa vivo” (27-a aprilo 1894, Jasnaja Poljana-Ruslando) p. 54-55 Leo Tolstoj

Moskva juvelisto fabrikis pinglojn kun stelo, sed, laŭ la “Esperantisto” (n-ro 1, 1895) estis malpermesate porti tiajn sursignojn en Ruslando. p. 57

Kvankam tre severa kontraŭ alies neologismoj, de Beaufront mem iom post iom enkondukis multajn francajn vortojn en la lingvon. Ankaŭ tiun kutimon sekvis alilandaj verkantoj, ĉefe slavaj, kiuj ŝajnis opinii, ke franceco al iu vorto donas esceptan leĝrajton en Esperanto. p. 66-67