Helpo:Apartigiloj
En Vikicitaro, apartigi signifas solvi la problemon pri samnomaj paĝoj priskribantaj malsamajn temojn, kiuj povas konfuzi dum serĉado.
Ekzemple, iu kreas ligilon al Alexandre Dumas ([[Alexandre Dumas]]) sed al kio rilatas la vikiligilo? La nomo "Alexandre Dumas" estas la sama por 2 verkistoj:
Paĝo pri apartigo
[redakti]En la paĝo pri apartigo, bonvolu enmeti simplan enkondukan frazon. Ekzemple:
- Alexandre Dumas estas la nomo de du francaj verkistoj:
Poste, bonvolu aboce listigi, per asteriskoj ĉe linia komenco(*), ĉiujn paĝojn, kiuj bezonas apartigilon:
* [[Alexandre Dumas (filo)]]* [[Alexandre Dumas (patro)]]
Se la apartigilo enhavas ligilojn pri pluraj temoj, bonvolu krei sekciojn:
== Muziko ==* [[Ligilo 1]]* [[Ligilo 2]]* [[Ligilo 3]]
== Literaturo ==* [[Ligilo 4]]* [[Ligilo 5]]* [[Ligilo 6]]
Bonvolu prefere aldoni priskribon al ligilo, por ke la uzanto bone komprenu, kiu estas la ĝusta ligilo:
* [[Krampo (fiksilo)|Krampo]], metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo, por kunligi paperfoliojn aŭ similaĵojn* [[Krampo (interpunkcio)|Krampo]], interpunkcia marko
Finfine bonvolu enmeti la ŝablonon {{apartigilo}} sube en la paĝo. Tiel la sekva mesaĝo aperos:
La ŝablono aŭtomate aldonas la paĝon al Kategorio:Apartigiloj.
Tia paĝo similas al paĝo de vortaro. Memoru ankaŭ, ke Vikicitaro ne estas vortaro.
Vidu ankaŭ
[redakti]- Listo de paĝoj, kiuj ligas al apartigiloj (ofte mise, sed ne ĉiam)