Géza Bárczi

El Vikicitaro
Géza Bárczi
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Géza BÁRCZI aŭ laŭ hungara tradicio BÁRCZI Géza (naskiĝis la 9-an de januaro 1894 en Sombor [hungara vilaĝeto, nun en Serbio]; mortis la 7-an de novembro 1975, Budapeŝto) estis unu el la plej elstaraj hungaraj lingvistoj de la 20-a jarcento, membro de la Hungara Scienca Akademio, ekzemplomontra personeco de la sciencisto- kaj instruisto-edukado, parolanto de Esperanto.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« ...estus neriparebla perdo, se portanto de la valora kulturo de kiu ajn pli malgranda nacio, subpremate de ĉi tiuj grandaj lingvoj kaj malfortiĝante, perdante siajn proprajn gustojn kaj valorojn, mem ankaŭ fine aperus sur perdolisto. (pri Esperanto) »
Citaĵo
« (...) Tiun danĝeron nur tute neŭtrala lingvo povas eviti, kiun neniu nacio nek alia politika unuo akceptos kiel sia, sed kiun ĉiu akceptu kiel peranta dua lingvo. Ke tio povas esti nur Esperanto, tion ni plenfide povas esperi. (Responde al la demando ĉu nacia lingvo povas fariĝi peranta lingvo de la tuta mondo) »