Daniel Tammet

El Vikicitaro
Daniel Tammet
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Daniel Paul TAMMET (naskiĝis la 31-an de januaro 1979) estas brita altnivela aŭtismulo dotita de granda kapablo por lerni matematikojn kaj lingvojn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Kiam iu demandas al mi: "Ĉu vi parolas la bretonan aŭ la inuktitutan", mi respondas, "ankoraŭ ne". » « When someone asks me, "Do you speak Breton or Inuktitut?" I say, "Not yet." »
Citaĵo
« Mi opinias Esperanton tute netaŭga. Unue, mi opinias, ke ĝi aspektas malbelege. Aliflanke ĝi aspektas kiel dishakita latina aŭ bastardigita formo de hispana kaj aliflanke la diversaj diakritiloj kaj signoj igas ĝin maltaŭga por enigo en komputilajn lingvojn, tekstprilaborilojn kaj la reton, kiu estas la plej grava komunikilo en la mondo. SED, kaj tio estas grava sed-aĵo, mi vere respektas Esperanton kaj la heredaĵon de Zamenhof. Mi almenaŭ agnoskas, ke estas malperfektaĵoj en ĈIUJ lingvoj naturaj kaj artaj, sed ke ili estas transireblaj [supereblaj]. Homoj estas inteligentaj estuloj, almenaŭ iliaj mensaj kapabloj estas konsiderindaj, kaj malgravaj teĥnikaj mankoj en lingvo ne aŭtomate signifu, ke ili [ĝi] estas 'maltaŭgaj' [maltaŭga].[1] »

Referencoj

  1. Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
Trovu «Daniel Tammet» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»